La Kameleono

Programeto por Esperantaj literoj en TTT-paghoj

Atentu: La Kameleono estas eksdata kaj ne plu uzinda programo. La kodo estas tre malnova kaj ne plu ghisdatigata. Krome ghi nuntempe estas multege malpli bezonata ol ghi siatempe estis.

Se vi havas TTT-ejon kun multaj paghoj en Esperanto, vi konas la problemon. La supersignajn Esperantajn literojn oni povas prezenti en pluraj malsamaj manieroj: lau Unikodo, lau Latino 3, lau la Fundamenta H-sistemo, lau la X-sistemo k.t.p. k.t.p. Ne chiuj legantoj povas vidi ghustajn Esperantajn literojn lau Unikodo au Latino 3, kaj chiu havas sian preferon pri plej bona surogata sistemo. Se oni volas plachi al plejeble multe da legantoj, oni devas havi plurajn versiojn de siaj paghoj, eble lau Unikodo kaj X-sistemo, au eble lau Latino 3 kaj H-sistemo, au eble oni havu ech pli ol du variantojn. Sed se la paghoj estas multaj kaj grandaj, la diskospaco ne sufichas. Kaj se oni bezonas ofte shanghi la paghojn, labori per pluraj versioj de chiu pagho estas granda gheno.

La Kameleono povas forigi tiujn problemojn. Se oni povas uzi ghin en sia TTT-ejo, sufichas havi unu solan version de chiu pagho, sed tamen chiu leganto povas mem elekti, kiel la Esperantaj literoj prezentighu. La Kameleono povas prezenti TTT-paghojn lau pli ol dek sistemoj por la supersignaj literoj.

Ekzistas tri Kameleonoj:

  • CGI-Kameleono en la lingvo Perlo
  • ASP-Kameleono en la lingvo VBSkripto
  • ASP-Kameleono en la lingvo Perlskripto (speciala formo de Perlo por uzado en ASP-paghoj)

La tri Kameleonoj funkcias en la sama maniero. Elektu inter ili lau la ebloj che via servilo.

“mod_perl”

La CGI-Kameleono nun funkcias ankau en la reghimo “mod_perl” en Apache-serviloj. Povas esti, ke la Kameleno ech rulighas pli rapide en “mod_perl”.

Elshutu kaj provu la Kameleonon!

Elshutu la Kameleonan paketon, malpaku per zip-programo, legu la instrukcion, testu la programeton, kaj eble instalu ghin por via TTT-pagharo.

Se vi havos problemojn, skribu al mi, kaj mi provos helpi: “bertilow” che “gmail.com”.