Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

aparat*ar·o [KKV, Pfei], (fake ankaŭ:) hardvaro, fero —

La tuta fizika ekipaĵo de komputilo, inklude la datumportilojn. Kp programaro; aranĝaĵoj, disponaĵoj.

Angle: hardware
France: matériel
Ruse: аппаратура, оборудование
Turke: donanım

1996-02-29


apart*ig·i

En dialogo per ekrana redaktilo, indiki fragmenton de teksto aŭ parton de bildo, al kiu aplikiĝos sekva operacio. Vd areo, emfazi.

Angle: select
Ruse: выделить, выбрать

1996-02-29


aper*o

Ekzemplero (de simbolo en teksto). Vd aplika apero, difina apero.

Angle: occurrence, appearance, instance
France: occurence; apparition
Germane: Eintreten; Ereignis; Vorgang
Ruse: вхождение, экземпляр

1996-02-29


API, aplikprograma interfaco —

La programada interfaco (la voksekvencoj ktp) per kiu aplika programo atingas la operaciumajn kaj aliajn risurcojn.

Angle: API, Application Program Interface

2002-04-08


aplet·o

Retoj: Programo prezentita en Ĝavo, elŝutata kiel aldonaĵo al TTT-paĝo, kiun la retumilo de leganto plenumigas sur ties komputilo uzante virtualan Ĝavo-maŝinon kun specialaj limigoj je atingorajtoj por malfaciligi akcidentan aŭ intencan difektadon de la loka dosiersistemo. Neretajn programojn en Ĝavo rulatajn ekster TTT-aplikoj tiuj limigoj ne koncernas.

Noto. Klivo Lendon uzas por apleto la vorton «retprogramo». Tamen kp CGI, servleto, kromprogramo.

Angle: applet

1999-03-21


aplik*a aper·o (de nomo) —

Apero de nomo en kiu ĉi lasta estas uzata kiel konata (t.e. jam deklarita); alivorte, ĉia apero kiu ne estas difina apero. Oni atentu, ke la «konateco» rilatas al la nomo mem, ne al ties valoro; do, la apero de y en la pozicio de valorizato en y:=x+1 ja estas aplika apero.

Angle: applied occurrence
Ruse: использующее вхождение

1996-02-29


aplik*a program·o
  1. Programo uzanta rimedojn disponigitajn de ilprogramo; unu sama programo povas roli kaj kiel aplika programo, kaj kiel ilprogramo, depende je tio, kiun programrimedan nivelon oni rigardas baza.
  2. Programo por solvi apartan problemon.

Angle: application program, application software
Ruse: прикладная программа

1996-02-29


aplik·a tavol·o, aplika nivelo —

Retoj: Parto de la septavola etalona modelo (vd tie).

Angle: application layer
Ruse: прикладной уровень

1996-02-29


aplik(aĵ)o

En grafika uzulinterfaco, programo aŭ fenestro disponiganta al la uzulo apartan servon («kapablon»), ekz-e la uzon de komputilreta poŝto (poŝtilo), printadon, operaciumajn komandojn. Kp utilaĵo.

Angle: application
Ruse: приложение

1996-02-29


aplik·program·ist·o

Fakulo verkanta aplikajn programojn, kontraste al sistemprogramisto.

Angle: applications programmer
Ruse: прикладной программист

1996-02-29


apog·a punkt·o

En la komputila grafiko, punkto de koncerna linio aŭ surfaco uzata por konstrui aproksiman linion aŭ surfacon.

Noto. Kp kontrolpunkto.

Angle: control point
Ruse: опорная точка

1996-02-29


apostrof*o

«1 Skriba kaj tipografia signo ('), montranta la forigon de vokalo: la fina vokalo de la substantivo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo [Z]» [PIV1].

En Askio apostrofo havas la kodonon 39; kp citilo, malapostrofo.

Angle: apostrophe
Ruse: апостроф

1996-02-29


aprior·a [PIV1] —

∏ En programlingvo, pri esprimilo kiu kvankam formale apartenas al kategorio de deklarendaj objektoj (proceduro, funkcio, datumtipo, konstanto, variablo), tamen estas disponebla en la fontaj programoj sen deklaro aŭ difino; oni rigardas ĝin deklarita en fikcia bloko, en kiun estas eningigata ĉiu fonta programo. Vd prafunkcio, praproceduro.

Angle: predefined
Ruse: предопределённый

1996-02-29


aproksim·i [PIV1] —

Mat.: En kalkulo, anstataŭigi iun matematikan objekton per alia, iusence proksima al la originala (al la ekzakta, al la aproksimata) kaj pli oportune manipulebla.

Angle: approximate
Ruse: приближать, аппроксимировать

1998-12-10


·ar*

«I. Sufikso esprimanta kolekton da samspecaj ekzistaĵoj aŭ objektoj, formantaj unu tuton, kaj montranta pli precize: … 2 ĉiujn elementojn, kunapartenantajn en difinita unuaĵo: libraro, estraro, hararo, ŝtuparo, arbaro… 4 liston, katalogon: nomaro [Z] (de la esperantistoj), vortaro [Z], … prezaro, horaro, adresaro» [PIV1].

Vd agordaro, aparataro, aro, datumaro, ekvaciaro, forumaro, funkciaro, ilaro (= ilgarnituro), komandaro, lokaĵaro, mesaĝaro, programaro, respondaro, signaro, subararo, testaro, tiparo.

1997-07-23


arab·a cifer·o [PIV1] —
  1. Evitinde Eŭropa cifero.
  2. Ĉiu el la signobildoj, uzataj por prezenti dekumajn ciferojn en la plejparto de la arabaj landoj. Kvankam la Eŭropaj ciferoj devenas el tiuj formoj, la grafika diferenco estas tre granda.

Angle: Arabic(-Indic) digit; European digit
Ruse: арабская цифра

1996-02-29


(1) aranĝ*aĵ·o [PIV1] —

Mat.: En kombinatoriko, aranĝaĵo de m elementoj el n elementoj estas ĉiu el la diversaj manieroj vicigi m objektojn el n-elementa aro (do, konsiderante ankaŭ la lokon de ĉiu elektita objekto). La «nombron de ĉiuj aranĝaĵoj el n po m» esprimas la formulo:

Amn = n(n−1)(n−2)…(n−m+2)(n−m+1) 

Kp kombinaĵo, permutaĵo, kombinatorikaĵo.

Noto. Laŭ [Rei87] tio estus «m-vico el n-opo».

Angle: permutations of m things taken from a set of n
France: arrangements de m objets pris parmi n
Germane: Variationen n-ter Klasse
Ruse: размещения из n по m

1996-08-31

(2) aranĝ*aĵ·o

«Teĥnike: Ilo, meĥanismo, aparato, organo, instalaĵo, aranĝita por plenumi certan funkcion aŭ laboron, ekz. rega meĥanismo» [PIV1].

Noto. Preskaŭ sinonime ni uzas ankaŭ la terminojn disponaĵo, periferiaĵo, ekipaĵo.

Angle: device
France: unité, dispositif
Germane: Gerät, Einheit
Ruse: устройство

1996-02-29


aranĝ*i

«Meti laŭ ĝusta ordo, en taŭgan pozicion» [PIV1]; do, ankaŭ aranĝi parton de teksto (alineon, areon, tekstan dosieron) konforme al preskribita formo (alkadrigi kun indikitaj marĝenoj, obeante la aranĝosimbolojn ktp). Speciala, malloka okazo de aranĝado estas enpaĝigo.

Angle: (to) format
Ruse: форматировать, верстать

1996-02-29


aranĝ·il·o, tekstoformatilo —

Programo transformanta tekstan dosieron al formo en kiu ĝi estas printota (kun la alineaj deŝovoj, centrigitaj sekcititoloj, ĝisrandaj linioj, paĝotitoloj ktp).

Angle: (text) formatter

1996-02-29


aranĝ*o

Maniero aranĝi datumanojn sur datumportilo, ekz-e sur paperfolio oni povas alkadrigidekstremigi, centrigi, ktp.

Angle: layout, format; alignment
Ruse: размещение, компоновка, формат

1996-02-29


aranĝ·o·simbol·o

Signo aŭ signosekvenco kiu regas la aranĝon de la teksto sur la papero, ekrano ktp. Kp stirsigno, videbla signo.

Angle: layout character
France: caractère de mise en format
Germane: Formatsteurzeichen
Ruse: литера управления форматом

1996-02-29


arb·ar·o

Grafeo kies ĉiu koneksa komponanto estas arbo.

Angle: forest
Ruse: лес

1996-02-29


arb*o [Ber85, Jel] —
  1. Finia aro, en kiu unu elemento estas rigardata radiko, kaj la ceteraj formas disajn arojn (subarbojn), ĉiu el kiuj mem estas arbo; grafeike, radikhava arboorientita arboorda arbo.
  2. Senradika arbo.
Kp rekursia ingado, derivarbo, duuma arbo, B-arbo.

Detaloj

Noto. La grafeika terminaro pri la arboj estas ĉerpita el genealogio (praulo, posteulo, patro, ido, frato) kaj el botaniko (radiko, folio).

Angle: tree
Ruse: дерево

1996-02-29


arb·o·tra·ir·o

Maniero ekzameni (prilabori) la verticojn de elradika arbo tiel, ke ĉiu vertico estas vizitata po ĝuste unu fojon. Kompleta arbotrairo ekvivalentas al linia prezento de la arbo, kaj tial en multaj algoritmoj nature aperas la nocio de la «najbara» vertico, ĵus antaŭanta aŭ tuj sekvanta kurantan verticon en tia linia prezento.

Ĉe arbotrairo de duuma arbo necesas fari la tri sekvajn agojn en iu ordo:

D
trairi la Dekstran subarbon (rekursia memvoko!);
L
trairi la Livan subarbon (ankaŭ tiu trairo estas rekursia);
R
viziti (t.e. trakti) la Radikon.
Entute estas 6 strategioj, simbole RLD, LRD, LDR, RDL, DRL, DLR. La tri unuaj havas specialajn nomojn, resp. antaŭorda trairo, interorda trairo, postorda trairo. La unua kaj la lasta nature ĝeneraligeblas al ajna orda arbo.

Angle: tree traversal, tree walking
Germane: Baumdurchlauf
Ruse: обход дерева

1996-02-29


ar·diferenc·o

Mat.: Duloka operacio super aroj a kaj b, liveranta la aron

a∖b = { x : x∈a ∧ x∉b } 

Kp komplemento, simetria diferenco.

Angle: set difference
Ruse: разность множеств

1996-02-29


are·o [PIV1] —
  1. Komp.: Memorareo.
  2. Komp.: En ekrana redaktilo, koneksa fragmento de teksto kiun oni apartigs disde la resto por fari ĝin operando de redakta operacio. Kutime la redaktilo iel emfazas la areon. Areo povas esti linia, orta, stria, vorta. La kutimaj operacioj super teksta areo estas movo, kopiado, forviŝo, registrumŝanĝo (majuskligo, minuskligo), fasonŝanĝo (kursivigo, grasigo, rektigo), plenigo de la tuta areo per indikita signo ktp. Krome, areo uzeblas por limigi aplikeblon de operacioj (serĉo, anstataŭigo en areo).
  3. Mat.: Mezuro super ℝ².

Angle: area, block, region, selection
Ruse: область; площадь

1996-10-06


argument*o

Valoro aŭ adreso, donata al funkcio, operaciokomando, je kiu dependas ties rezulto (liveraĵo aŭ alia efiko); en komputoscienco oni parolas pri operandoj, faktaj parametroj (kaj formalaj parametroj).

Angle: argument
Ruse: аргумент

1996-02-29


Evi. ·ari· [SPIV] —

Sufikso proponita de O. Reiersøl [Rei87] por fari la nomojn de nombrosistemoj (anstataŭ la tradicia «·um·a [PIV1] nombrosistemo») kaj loknombron de operacioj.

Noto. La nombrosistema -um estas registrita jam en 1905 de Bricard, kaj plu restas preferata en komputoscienco. Enkondukon de -aria oni motivis per tio, ke ĝi aspektas pli natur(ism)e — kp la anglajn binARY, ternARY — kaj evitigas homonimecon en «dekuma». Nu, ĝuste la plej bezonataj terminoj aspektas tre nenature: duaria, okaria, dekaria, deksesaria (kp la anglajn binary, octal, decimal, hexadecimal); la tradiciaj «duuma, okuma, dekuma, deksesuma» havas pli da natureco interna, ja multaj lingvonovuloj meme reinventas ilin. Koncerne la homonimojn, ario, aria, Ario jam estas en la vortaro.

1996-02-29


aritmetik·a mez·um·o, aritmo [EKV], aritmetika meznombro [PIV1], averaĝo [PIV1] —

Sumo de la mezumataj valoroj, dividita per ilia nombro:

a = (x₁ + … + xn) / n 

kontraste al «pesita mezumo aritmetika» oni povas ankaŭ nomi ĝin simpla aritmetika mezumo. Ekz-e, la aritmetika mezumo de 1, 2, 3 kaj 4 estas 2.5.

Angle: arithmetic mean
France: moyenne arithmétique
Germane: arithmetisches Mittel
Ruse: среднее арифметическое

1996-02-29


aritmetik·a operaci·o

Baza komputila komando aŭ programlingva operacio kies argumentoj kaj rezulto estas nombroj; vd adicio, subtraho, multipliko, dividooperacio, signumŝanĝo.

Angle: arithmetic operation
Ruse: арифметическая операция

1996-02-29


aritmetik·a reĝistr·o

Reĝistro de aritmetikilo uzata por plenumi aritmetikan operacion. Komencante sian laboron, la aritmetikilo trovas la operandojn en aritmetikaj reĝistroj, tial ankaŭ nomataj operandaj reĝistroj. Specialaj okazoj: akumulejo, kvocienta reĝistro, malpezpozicia reĝistro k.a.

Angle: arithmetic register, operand register
Ruse: арифметический регистр

1996-02-29


aritmetik·a ŝov·o [Ber85] —

Vd ĉe ŝovo.

Angle: arithmetic shift
Germane: arithmetisches Verschieben, Stellenwertverschiebung
Ruse: арифметический сдвиг

1998-11-15


aritmetik·ig·o

En metamatematiko, procedo ellaborita de la aŭstra matematikisto K. Gödel konekse kun lia studo pri la derivaj ebloj de matematikaj formalismoj. Per aritmetikigo oni povas esprimi en la nociaro de la elementa aritmetiko la matematikajn rezonadojn pri objektoj de ajna formala sistemo (t.e. kalkulo, ekz-e pri formuloj, pruvoj ktp). Ĉiun tian objekton oni povas rigardi vorto en konvena finia signaro, kapabla prezenti la logikajn kaj matematikajn simbolojn, nomojn de la variabloj kaj necesajn helpsimbolojn. Estu fiksita numerado de ĉiuj vortoj en la signaro de formala sistemo S. Tiam al la metamatematikaj rilatoj, difinitaj super la objektoj de S, respondas nombraj predikatoj difinitaj super la numeroj de tiuj objektoj. Tiel la studoj pri la sistemo S iĝas parto de aritmetiko (eĉ pli speciale: de entjeriko).

Vd Godela numerado.

Angle: arithmetization (of metamathematics)
Ruse: арифметизация

1996-02-29


aritmetik·il·o [KKV] —
  1. Tiu parto de komputila procesoro, kiu plenumas la kalkulajn operaciojn (kontraste al stirado, memoratingo kaj operacioj kun la periferiaĵoj).
  2. Ajna rimedo por plenumi aritmetikajn kalkulojn.

Rim. La 2an signifon logike neprigas la strukturo de la vorto (kp algebrilo, muzikilo), sed praktike ĝia uzado estas limigita al la signifo 1a, kiu estas ĝia speciala okazo (ĉar por la aliaj estas pli precizaj vortoj: abako, kalkulilo).

Angle: ALU, arithmetic and logical unit
Ruse: арифметическое устройство, арифметико-логическое устройство

1996-02-29


aritmetik*o

Mat.: Parto de matematiko, scienco pri la nombroj, precipe pri la nenegativaj racionoj (entjeroj kaj frakcioj) kaj pri la operacioj super ili. Specialaj ecoj de entjeroj estas studataj en entjeriko.

Angle: arithmetic
Ruse: арифметика

1996-02-29


arkaik*a

Malrekomendinda ĉar malnova; kutime implicas ekziston de preferinda formo pli moderna.

Angle: obsolete
France: désuète
Germane: veraltet
Ruse: устарелый

1998-07-24


arkan·o

Ne vaste konata kaj neevidenta metodo por atingi celon, uzata de spertuloj.

Angle: trick
France: astuce
Ruse: приём

2003-07-05


arkitektur·o

Ĝeneraltrajta difino de sistemo el la vidpunkto de ties datumfluoj kaj manieroj trakti ilin. Kp komputila arkitekturo, klienta-servila arkitekturo.

Angle: architecture
Ruse: архитектура

1996-02-29


arkiv*ad·o
  1. Konservado de malofte uzataj datumoj (restaŭrkopioj, malnovaj versioj de programo).
  2. Pakado de pluraj dosieroj en unu dosieron por ekspedo aŭ arkivado (senco 1).

Angle: archiving
Ruse: архивация

1996-02-29


arkiv*o
  1. Dosiero, datumportilo uzata por arkivado.
  2. Aro de dosieroj atingeblaj per komputila reto, plej ofte FTP-ejo.

Angle: archive
Ruse: архив

1996-02-29


ar·konstru·il·o

En Paskalo, esprimo (pli ĝuste, faktoro) servanta por indiki valoron de ara datumtipo (vd aro) per listo da arelementoj. Ĉiu listano estas aŭ unuopa esprimo, kies valoro indikas arelementon, aŭ intervalo a..b (kie a kaj b estas limesprimoj), priskribanta tutan grupon de arelementoj (vakuan, se a>b); ekz-e ĉe Aroperacioj.

La sintakso:

   arkonstruilo = "[" [anpriskribo{"," anpriskribo}] "]". 
   anpriskribo = esprimo [".." esprimo].

La esprimoj en la anpriskribo devas havi la bazan tipon de la koncerna artipo. La arkonstruilo [] prezentas vakuon, apartenantan al ĉiuj artipoj.

Angle: set constructor
Ruse: конструктор множества

1996-02-29


ar*o
  1. Mat.: Senorda kolekto de distingeblaj objektoj (elementoj, anoj de la aro); «kolekto da elementoj, difinebla per unu karakteriza eco, kiu ebligas distingi, ĉu unu elemento apartenas aŭ ne al tiu aro: … teorio de la aroj» [PIV1].
  2. (Paskalo, SETL:) Datumstrukturo uzata por prezenti finiajn arojn en komputilo (vd artipo, arkonstruilo, anigu, eksigu, Aroperacioj); kp opo.

    La Paskalaj aroj plej efike realigeblas per bitĉeno, en kiu n-a bito indikas eneston (se vera) aŭ maleston (se malvera) de tiu elemento x de la baza tipo, kies nro(x)=n; la kunaĵo kaj komunaĵo iĝas resp. laŭbitaj aŭo kaj kajo. Ĝuste tia realigo neprigas, ke la tipo de la elementoj estu numerebla tipo. En Ada mankas pretaj araj datumtipoj, tamen la uzanto povas mem realigi la skizitan metodon, kiel estas farite en ekzempla pakaĵo aroj (Genera programpeco en Ada).

Angle: set
France: ensemble
Germane: Menge
Hispane: conjunto
Itale: insieme
Ruse: множество

1996-02-29


art·e·far·it·a intelekt·o, AI —

Studo de metodoj ebligantaj plenumi per aŭtomataj rimedoj (kaj precipe per komputiloj) taskojn, tradicie rigardatajn prerogativo de la intelekto homa: analizo de la homa lingvo, malkovrado kaj pruvado de matematikaj teoremoj, «intelektaj» ludoj (ŝako), manipulado de objektoj en ŝanĝiĝanta medio (robotoj) ktp.

Dum la 1980aj jaroj oni faris multe da promesoj pri la novaj ebloj de artefarita intelekto, ekz-e, ke ĝi solvos la «programaran krizon»; sed nemultaj realiĝis, kaj oni komencis pridubi eĉ la verajn atingojn: komenciĝis la nuna epoko de «AI-a vintro».

Noto. En literaturo oni trovas ankaŭ arta (anstataŭ artefarita) kaj inteligento, menso (anstataŭ intelekto). Malgraŭ la angla-franca-germana premo ni opinias, ke Esperante, kiel en la rusa, «intelekto» preferindas ol «inteligento». Kp [PIV1]:

intelekt*o. Kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili … Kp menso, spirito, penso;
inteligent*a. Facile komprenanta kaj vigle pensanta … Kp saĝa, sagaca, prudenta, sprita.
inteligent·ec·o. Kapablo facile kompreni kaj vigle pensi.

Angle: artificial intelligence, AI
Ruse: искусственный интеллект, ИИ

1996-02-29


art·e·far·it·a lingv·o

Lingvo kreita sekve de konscia iniciato, kiel Esperanto aŭ Paskalo; speciale: formala lingvo.

Angle: artificial language
Ruse: искусственный язык

1996-02-29


artifik·ul*o
  1. Programisto kapabla verki programojn sen antaŭa ellaborado de detalaj specifoj kaj rapide fari korektojn en funkciivaj programoj senspecifaj.
  2. Uzulo de komputa sistemo (precipe de komputila reto) provanta «enrompiĝi», senrajte atingi protektatan datumon.

Noto. Depende je la kunteksto oni povus preferi alian tradukon por la responda angla vorto: kodumulo, kodrompisto, trukulo, spertulo, virtuozo, majstro, fraŭdulo, retpirato.

Angle: hacker

1996-02-29


ar·tip·o

En Paskalo, esprimilo por deklari datumtipon el simplaj aroj:

   artipo = "ARO" "EL" simpla_tipo.

La valoroj de artipo estas finiaj aroj kies ĉiuj elementoj apartenas al unu sama simpla tipo, kiu fakte devas esti numerebla tipo; rilate al la artipo tiu simpla tipo nomiĝas ĝia baza tipo. Vd tabelon Aroperacioj, artikolojn aro, Bulea algebro.

Angle: set type
Ruse: тип множеств

1996-02-29


asembl·a lingv·o [KKV] —

Simbola maŝinkodo.

Noto. La responda angla termino estas misgvida: neniel temas pri kunmetada lingvo, tio plie similus bindilon.

Angle: assembly language
Ruse: язык ассемблера

1996-02-29


asembl·il·o [Ber85, KBT], asemblero [PIV1] —

Tradukilo el simbola maŝinkodo al pli malaltnivela, «interna» maŝinlingvo.

Noto. Kp asembla lingvo.

Angle: assembler
Ruse: ассемблер, транслятор с языка ассемблера

1996-02-29


asert*o

Kontrola frazo, Bulea esprimo metita en programon kaj prezentanta, laŭ la opinio de la programisto, veran propozicion; almenaŭ, la programon oni verkis supozante, ke en la koncerna programpunkto la rilatoj esprimitaj per la aserto veras. La tradukilo povas programi rultempan kontrolon de la asertoj (kaj raporton pri ilia eventuala malvero, kio helpas trovi erarojn en la programo); kutime la tradukilo havas opciojn por ŝalti aŭ malŝalti tian kontrolon. Krome, la asertoj utilas por la priprograma pruvado. En multaj programlingvoj aserto havas formon de speciala ordono:

aserto(x≠0); y:=y/x;

Angle: assertion
Ruse: утверждение

1996-02-29


asimil*i

Adapti programaron (kaj precipe ties uzulinterfacon) al la lokaĵoj (kutimoj kaj normoj) de koncerna etno: al ties alfabeto, valutsigno, maniero prezenti numeralojn, datojn, diurnotempon; uzo de nacilingvaj mesaĝoj; adaptado de lingvodependaj rimedoj en verkilo (vortodivido, literumilo) ktp. Tiusence esperantigo estas asimilo. Kp internaciigo, lokaĵaro.

Angle: localization
Ruse: локализация

1996-02-29


Aski·a grafik·o

Komposta grafiko per Askio, ekz-e la mienvinjetoj.

Multaj redaktiloj disponigas rimedojn por desegni per Askio; ekz-e la desegna reĝimo picture-mode en Emakso.

Detaloj

Angle: ASCII art

1996-02-29


Aski·a sign·ar·o

La aro de signoj, difinita per Askio — t.e. IA5.

Angle: ASCII character set, IA5
Ruse: набор литер ASCII

1996-02-29


aski·ig·o

Konverto de teksto en Askion; ekz-e,

  1. Prezento de literoj de Esperanto laŭ x-stiloMIME.
  2. Forigo de tiparfasona emfazo aŭ ties prezento per «Askiaj» rimedoj (kp «diri kun emfazo» kaj «diri kun *emfazo*»). Kp platigi, plata teksto.

Angle: ASCIIzation

1996-02-29


Aski·o

Esperantigita nomo de la angla ASCII, siglo de American Standard Code for Information Interchange, t.e. «Usona norma kodo por informinterŝanĝo»): sepbita kodo por prezenti tekstajn datumojn, oficialigita en 1963, disponebla en la pliopo de la nunaj komputiloj.

Detaloj

Angle: ASCII

1996-02-29


asoci*a ating·o, perenhava atingo —

Maniero de atingo, karakteriza por asocia memoro.

Angle: associative access, associative addressing
Ruse: ассоциативный доступ

1996-02-29


asoci*a memor·o, asociuma memoro [KKV], perenhave adresebla memoro —

Memoro en kiu datumo estas atingata per la valoro de iu(j) el ties ero(j). Ekzemplojn pri asocia memoro oni trovas en la strukturo de kaŝmemoro kaj datumbazaj traktiloj (vd ŝlosilo).

Angle: associative storage, content-addressable memory, CAM
Ruse: ассоциативная память

1996-02-29


asoci*a operaci·o, asocieca operacio [EKV] —

Duloka operacio ¤: A×A→A estas asocia, se por ĉiuj x,y,z∈A veras (x¤y)¤z = x¤(y¤z).

Rim. Tiu nocio ĝeneraligeblas al n-loka operacio F por n>2:

F(F(x₁, … xn), xn+1, … x2n−1) =
F(x₁, … xi, F(xi+1, … xi+n), xi+n+1, … x2n−1)

Angle: associative operator
Ruse: ассоциативная операция, сочетательное действие

1996-02-29


Evi. asterisk·o, steleto —

«Lib.: Signo en formo de steleto, uzata en presarto (*)» [PIV1].

Noto. Ŝajnas, ke tiu vorto estas balasta. Tute sufiĉas «steleto», kiu cetere estas preciza traduko de tiu grekaĵo.

Angle: asterisk, star
Pole: gwiazdka
Ruse: звёздочка, астериск

1996-09-19


atend*i (eventon) —

Halteti; atendu povus esti nomo de sinkronigilo, kp okazigi, dormema frizisto.

Angle: wait
Ruse: ждать

1996-02-29


atend·o·vic·o, atendvico [PIV1, Jel, Pfei] —

Datumstrukturo (kutime linia listo) por registrado de traktendaj objektoj; ĝi devas disponigi operaciojn por envicigi novan objekton, kaj inversan operacion por depreni la «laŭvican» objekton. La reguloj determinantaj, kiu elemento estu deprenota, iam nomiĝas disciplino de la atendovico. La plej ofte uzataj disciplinoj estas la rekta vico (vd rektvica memoro) kaj inversa vico (vd inversvica memoro, stako).

Angle: queue
Ruse: очередь

1996-02-29


atest*ad·o

Zorga ekzameno de varo (precipe, programprodukto) por garantii ĝian konformon al ĝia destino kaj al la normoj. Povas temi pri formala programkontrolo, kun apliko de sistemo de priprograma pruvado, aŭ (pli ofte) pri neformala takso surbaze de testado kaj provado. Se la programkontrolo estas sukcesa, la produkto ricevas ateston pri sia bona kvalito. Kp kvalitkontrolo.

Noto. Kp «atest·o3 Dokumento, per kiu respondeculo atestas pri io: atesto pri lernado, pri kapableco (de instruado) … deponatesto, naskiĝatesto, ricevatesto, sanatesto, ŝuldatesto» [PIV1].

Angle: certification, verification and validation, V&V
Ruse: аттестация

1996-02-29


ating*o [KBT] —

Ĉia operacio por legi, skribi aŭ ŝanĝi la informon de komputa objekto (datumano, memora ĉelo, dosiera aŭ datumbaza rikordo, disponaĵa reĝistro ktp). Vd atingomaniero; atingorajto.

Noto. Vd ĉe aliro kritikon de la ĉi-senca uzo de «aliro».

Angle: access
France: accès
Germane: Zugriff
Ruse: доступ
Turke: erişmek

1996-11-15


ating·o·kontrol·o

Fidinda procedo, limiganta atingon de la uzantoj, programoj aŭ procezoj al la risurcoj, datumoj kaj programoj laŭ la establita sekuriga sistemo (vd datumprotekto, datumsekurigo).

Angle: access control
Ruse: контроль доступа

1996-02-29


ating·o·manier·o

Kadre de dosieradministrado, metodo por serĉi rikordon en dosiero, ebliganta al programo ĝin prilabori kaj remeti en la dosieron. Vd laŭvica atingo, rektvica memoro, senvica atingo, indeksa atingo, indeksvica atingo.

Kp adresado.

Angle: access method
Germane: Zugriffsart
Ruse: метод доступа

1996-02-29


ating·o·permes·o

Valoro de atributo de dosierodosierujo, determinanta la rajton atingi la risurcon (legi, skribi, plenumi; al la posedanto, lia grupo, ĉiu ajn). En Unikso por ŝanĝi atingopermesojn oni uzas la komandon chmod.

Angle: access mode, access permission, file mode
Ruse: режим доступа, право доступа, защита

1998-07-08


ating·o·rajt·o
  1. Valoro de atributo en la konto de uzanto (uzuloprocezo), ebliganta al ĉi tiu sukcese pasi tra la atingokontrolo pri koncerna risurco (dosiero, memorareo) kaj fari la atingooperacion.
  2. Atingopermeso.

Angle: access right
Ruse: право доступа

1998-07-08


ating·o·temp·o [KKV] —

Tempodaŭro ekde la komenco de lega operacio ĝis la veno de la datumo el la memoro.

Angle: access time
Ruse: время доступа

1996-02-29


atom*o

Elementa datumo de rekursia datumtipo, kiu kvankam apartenas al la tipo, tamen mem ne malkomponeblas en pli simplajn erojn samtipajn. Ekz-e propozicia variablo en propozicia kalkulo, atoma listo en LISP.

Angle: atom
Ruse: атом

1996-02-29


atribut·a gramatik·o

Senkunteksta gramatiko kies ĉiu nocio posedas aron da atributoj, kaj ĉe ĉiu derivregulo estas indikita maniero komputi la atributojn de la difinata nocio (tiu de la maldekstra parto de la regulo) el atributoj de la komponantoj de la dekstra parto de la regulo. La atributoj estas uzataj por formuli kuntekstajn limigojn aŭ difini la semantikon de la formala lingvo. La koncepto estas ŝuldata al D. E. Knuth.

Angle: attribute grammar
Ruse: атрибутная грамматика

1996-02-29


atribut*o [Jel, Pfei] —

Eco de komputada objekto en programo, operaciumo aŭ en datumbanko; ekz-e la longo de ĝia interna prezento; datumtipo, valoro (de variablo); longo, koloro, tiparo uzendaj por la ekstera prezento; la atingopermesoj pri dosiero; karakterizaĵo de nocio en atributa gramatiko.

Angle: attribute, property
Ruse: атрибут, свойство

1996-02-29


aŭdi(o), sono —

Neoficiala fakvorto kaj internacia prefikso por «sono». La sono estas parto de plurmedio.

La forumoj pri sono: alt.binaries.sounds.

Disponeblas respondaro pri la formatoj de aŭdiodosieroj: Parto 1a; Parto 2a.

Vd sondosiero, sonlegilo, sonkarto. Kp vide(o).

Angle: audio
Ruse: аудио, звуковой

1996-02-29


aŭ*o [Rei87], Bulea adicio —

Bulea operacio, kies rezulto estas vero, se ajna el la argumentoj estas vera. En la programlingvoj ĝin simbolas | (PL/I, C), OR (Pascal, Ada); natura esperantigo estus (resp. AU por la periferiaĵoj mankaj je supersignitaj literoj). Kontraste al disaŭo (ekskluda aŭo), oni iam diras kajaŭ (inkluda aŭo).

Noto. «Disjunkcio» estus internaciaĵo etimologie malĝusta: dis- kutime indikas «disigon», do «malkajan aŭon», kiel tion preskribas normo franca.

Kp malaŭo.

Angle: disjunction, OR
Ruse: дизъюнкция, логическое сложение, ИЛИ

1996-02-29


aŭtent·o·indik·o

Signo, uzata kiel rekonilo por aŭtentokontrolo. Ekz-e

Angle: authenti(fi)cation code
Germane: Autentifikationskode, Berechtigungskode
Ruse: код аутентификации

1996-02-29


aŭtent·o·kontrol·o

En komuniksistemo, procedo celanta kontroli la identon de uzanto por datumprotekto, aŭ aŭtenton de mesaĝo ĉe datumtransmeto (ke ĝi fakte venas el tiu datumfonto, el kiu ĝi pretendas veni).

Angle: authenti(fi)cation
France: authentification
Germane: Authentifizierung
Ruse: аутентификация

1996-02-29


aŭto·konserv·ad·o

En aplikaĵo (redaktilo ktp), aŭtomata registrado (sur diskon aŭ alian datumportrilon) de malfermitaj dosieroj ŝanĝitaj, laŭ indikita tempoperiodo aŭ post indikta nombro da klavofrapoj, por malpligrandigi laborperdojn okaze de eventuala paneo de la komputilo. Kiam la uzanto konservas dosieron nomalmaniere, la aŭtokonservita kopio malaperas.

La aŭtokonservitaj dosieroj havas nomojn regule formitajn el la originala dosiernomo; ekz-e Emakso ĉirkaŭigas ĉi-lastan per # (dosiero hello.c havos aŭtokonservitan dosieron #hello.c#).

Kp restaŭrkopio.

Angle: auto save
Ruse: автосохранение

1999-09-12


aŭtomat*iz·o

Provizado de aŭtomataj rimedoj por realigi procezojn.

Angle: automation
Ruse: автоматизация

1996-02-29


aŭtomat*o

(En la teoria komputoscienco:) Abstrakta meĥanismo havanta finian nombron da statoj; eksteran memoron; kaj funkciadon regatan de finia aro da reguloj.

Detaloj

Angle: automaton
Ruse: автомат

1996-02-29


aŭtonom·a

Kapabla funkcii sen komunikado kun alia komputila sistemo.

Angle: stand-alone
Ruse: автономный

1996-02-29


aŭtonom*e [KKV] —

Senkonekte.

Angle: off line
Ruse: автономно, в автономном режиме

1996-02-29


avert*o

Raporto de traktilo pri nenormala situacio (ekz-e pri neordinara datumo), kiu eventuale ne estas eraro kaj ne malebligas pluan laboron. Kp erarmesaĝo, kontrolo, diagnozo.

Angle: warning, warning diagnostics
France: avertissement
Ruse: предупреждение

1996-02-29


azbuk·o [BT] —

Lib.: Alfabeto el literoj Cirilaj; speciale: kirilico.

Detaloj

Noto. Laŭ la nomoj de la du unuaj literoj en la Slavonaj alfabetoj (az, bukiSlavonaj alfabetoj).

Angle: Cyrillic letters
Ĉeĥe: azbuka
Germane: Asbuka
Ruse: азбука, кириллица

1996-12-28


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion