


---------------------------------------------------------
| | # |a₁|a₂| ....... |ai| ... |an| # | |
---------------------------------A-----------------------
|
,---------. ,--------+----------.
|Malfinia \ ,---------| Finia stirorgano |
`. memoro )›----' `-------------------'
|_________/ Ĝi konsistas el
Komence la eniga rubando estas en tia pozicio, ke ĝia legilo vidas la unuan (la plej maldekstran) signon, la interna memoro estas virga kaj prezentas sian unuan fakon al la legil-skribilo, la stirorgano estas en la komenca stato X₀.
La aŭtomato haltas atinginte iun el la specialaj haltstatoj Xh; ekz-e, se necesas konstrui aŭtomaton kiu kontrolu, ĉu la signoĉeno skribita sur ĝia eniga rubando apartenas al koncerna formala lingvo, oni povas antaŭvidi du haltstatojn: SUKCESO (la signoĉeno estas akceptita, aŭ rekonita) kaj FIASKO (ĝi certe ne apartenas al la lingvo). Por iuj lingvoj kaj aŭtomatoj eblas tria eventualo: la aŭtomato laboras senfine, ne povante atingi haltstaton.
Ĉiu determinisma aŭtomato kalkulas komputeblan funkcion: la argumento estas la signoĉeno skribata sur la eniga rubando, la rezulto estas la signoĉeno skribata sur la memorrubando (kajaŭ la haltstato).
Aŭtomatoj estas instrumento kiu servas al formaligo de la analizaj procedoj dum strukturrekono. Ekz-e, en la teorio de formalaj lingvoj oni rilatigas al ĉiu speco de gramatikoj ekvivalentan tipon de aŭtomatoj kiuj akceptas la signoĉenojn obeantajn tian gramatikon — tiel oni rilatigas al la senkuntekstaj gramatikoj la stakajn aŭtomatojn; al la kuntekstohavaj gramatikoj, la lineare baritajn aŭtomatojn; al la regulaj esprimoj, la finiajn aŭtomatojn, kaj al la plej ĝenerala tipo, la Turingan aŭtomaton (vd hierarkio laŭ Ĉomski).
---------------------------------------------------------
| | # |a₁|a₂| ....... |ai| ... |an| # | |
--------------------------------A------------------------
|
,--------+----------.
| Finia stirorgano |
`--------+----------'
\
\_
\
\
---------------------------------V-----------------------
| | # |s₁|s₂| ....... |sj| ... |sm| # | |
--------------------------------------------------------- La interna malfinia memoro (vd aŭtomato) de Turinga aŭtomato estas linia rubando kun legil-skribilo (lega-skriba kapeto). Per unu paŝo la Turinga aŭtomato povas
M=(X,A,S,D,x₀,s₀,F)
kie (kp aŭtomato)
X×(S−{s₀})×{−1,0,+1}×{−1,0,+1}