Angle: latin letter g with circumflex
Ruse: латинская литера ге с крышей
1996-02-29
Simpla lingvo por skribi retprogramojn por TTT, precipe por realigi pliriĉigitajn informmendojn (la demandiloj, la datumbazaj interfacoj) kaj navigajn rimedojn.
Noto. La nomo aludas Ĝavon, sed la rilato estas tre malforta kaj preskaŭ trompa. Tial ni preferas rigardi la formon «Ĝavaskripto» kiel simplan sontransskribon.
Angle: JavaScript
2000-10-25
Ĝeneralcela objektema programlingvo, destinita precipe por programado en la Interreto.
Ĝavo aspektas kiel purigita C++ sen homonimigo de operacisimboloj (tamen kun la eblo homonimigi metodojn), sen pluropa heredado kaj troaj altipigoj.
Vd http://purl.oclc.org/net/klivo/gxavo.
Noto. La Usona nomo devenas de kafa marko (kiu, siavice, referencas la Indonezian insulon Javo). Malgraŭ kelka hezito mi preferis transskribi la Usonan prononcon, kio garantias, ke inter la esperantlingvaj prononco kaj skribo ne ekestu diferencoj. (Alvorte, la insulanoj nomas sian insulon [ʤava]; karakterize por la transskriba ĥaoso, en la artikolo «Javo» PIV1 indikas ĝian ĉefurbon … Ĝakarto!)
Angle: Java
1997-07-25
Maniero administri memorareon tiel, ke la disponigataj pecoj havas duume rondan longon 2ⁿ, n∈ℕ. Mendo pri m bajtoj da memoro estas priservata per disponigo de memorbloko 2p+1 bajtojn longa, tia ke 2p < m ≤ 2p+1. Se la disponeblaj blokoj estas tro longaj, okazas disduigo de plej mallonga en du ĝemelojn, kaj se necesas, la disduigo ripetiĝas ĝis la ricevo de sufiĉe malgrandaj duonoj. — Ĉe la malokupo de memorpeco ĝi laŭeble reunuiĝas kun sia ĝemelo, tiel ke la bloklongo plu restas potenco de duo.
Angle: buddy system
France: méthode des jumeaux
Ruse: метод
близнецов
1996-02-29
Juraj kondiĉoj laŭ kiuj estas disponebla libera programaro de FSF kaj de aliaj aŭtoroj kiuj elektas ties principojn. La celo de la GNU-Permesilo estas garantii la liberon de la kreata programaro kaj de ties derivaĵoj.
La oficiala paĝo: http://www.gnu.org/copyleft/gpl.html.
Angle: GNU General
Public License, GPL
France: Licence Publique Générale GNU (LGPL)
Itale: Licenza Pubblica Generica GNU
Slovene: Splošno dovoljenje GNU
2000-06-14
Komputilo facile uzebla por komputado en diversaj aplikkampoj.
Angle: general purpose computer
Ruse:
универсальная ВМ
1996-02-29
Ĵargona nomo de dustreka rekta citilo, Askie 34 ("). Kp colsigno.
Angle: rabbit-ears
Ruse: лапки
1996-02-29
En Paskalo, rezervita vortosimbolo uzata en finkondiĉa iteracio. Por la periferiaĵoj mankaj je «ĝ» oni povus uzi la transskribon GXIS.
Angle: until
France: jusqua ← jusqu'à
Ruse: до
1996-02-29
Ĉe la aritmetikado en b-uma nombrosistemo super la entjeroj ne pli ol l ciferojn longaj, la ĝisbaza komplemento de nombro n estas tia entjero ñ, ke n+ñ=bl; do, la laŭcifera komplemento plus 1. Pro eventuala malprunto oni ne povas kalkuli la ciferojn de ĝisbaza komplemento sendepende unu je la aliaj; ekz-e en la dekuma nombrosistemo, ¬~7480 = 2519+1 = 2520. Ĝisbaza komplemento ofte servas estkiel komplementa prezento de negativaj nombroj. Speciale: komplemento ĝis du, komplemento ĝis dek. Kp laŭcifera komplemento.
Angle: radix complement
France: complément à la base
Germane: Basiskomplement, B-Komplement
Ruse:
точное дополнение
1996-02-29
Kiu konformas al la plej ĵusaj ŝanĝoj, al la kuranta stato. Kp eksdata.
Angle: up-to-date
2000-10-25
Ŝanĝi iujn valorojn (en datumaro) konforme al novaj informoj.
Noto. Malgraŭ la influo de la angla, oni ne misuzu «ĝisdatigi» por ĉia ajn modifado.
Angle: update
France: mettre à jour
Ruse: обновлять,
модифицировать
1996-02-29
Ŝanĝo de datumanoj en aplikkampa dosiero, ne koncernanta la dosieraranĝon aŭ la pragmatikan funkcion de la dosiero. Surbaze de la kuranta stato de la ĉefdosiero (= patra dosiero) kaj de la informoj el transakcia dosiero estiĝas ĝisdata versio de la ĉefdosiero (ida dosiero).
Angle: file updating
Germane: Dateiaktualisierung, Dateifortschreibung
Ruse: ведение файла
1996-02-29
Angle: alignment
Ruse: выравнивание
1996-02-29
Parto de horizontala alkadrigo, glatigo de la dekstra rando de teksta paĝo. Kp dekstremigo, hirta dekstro.
Angle: right
justify, flush right
France: cadrage à droit
Ruse: выключка
вправо, выравнивание по правому краю
1996-02-29
Mezlonga streko (–), uzata en tipografio por signi intervalon ekz-e en «L. L. Zamenhof, 1859–1917»; «pĝ 13–34», «la kongreso okazos en julio–aŭgusto» ktp (Unikode 16u2013). Kp minuso, streketo, haltostreko.
Angle: en-dash
France: tiret
Ruse: цифровое тире
1996-04-11
Angle: debugging, checkout
France: mise à point, débogage
Germane: Austesten, Ausprüfen
Ruse: отладка
1996-02-29