Teknikaj klarigoj
Mia TTT-ejo estas farita por esti legebla per chiu ajn TTT-legilo (Esplorilo, Fajrovulpo, Operao, Linko ...), sed la paghoj ne prezentighas tute same en chiuj legiloj. Jen kelkaj informoj pri tiu temo:
Esperantaj literoj
En miaj paghoj la supersignaj Esperantaj literoj estas koditaj lau Unikodo. Se via TTT-legilo ne regas Unikodon, vi povas legi miajn paghojn ankau lau la Fundamenta H-skribo au lau la surogata X-skribo. Por shanghi sistemon por la Esperantaj literoj, elektu unu el ligiloj en la piedo de la pagho.
Stilfolioj
Mi uzas stilfoliojn por proponi belan prezenton de miaj paghoj. Legantoj, kiuj malshaltis la uzadon de stilfolioj, kaj kompreneble ankau uzantoj de TTT-legiloj nur-tekstaj, vochlegaj, brajlaj, k.s., ricevas tamen tute bone legeblan simplan HTML-on kun la plena enhavo sendifekte legebla.
Miaj paghoj estas unuavice stile aranghitaj lau la kapabloj de modernaj TTT-legiloj. En malnovaj legiloj rezultighas simpligita prezento. Tio koncernas precipe la TTT-legilon “Esplorilo” antau versio 8. Esplorilo 6 kaj Esplorilo 7 (kaj ankorau pli malnovaj versioj) ricevas ech iom tedan aspekton (intence - tiuj legiloj estas tro malnovaj - ghisdatigu!). Sed ankau en Esplorilo 8 kaj Esplorilo 9 la rezulto estas iom simpligita pro mankantaj kapabloj de tiuj legiloj. La efektiva enhavo de la paghoj restas (espereble) chiam senprobleme legebla.
Mi uzas baze la stilfolian lingvon CSS2.1, sed kun pluraj aldonajhoj el de la aperonta versio CSS3, kiuj tamen jam funkcias en modernaj legiloj. Mi uzas ekzemple la econ @font-face el CSS3, kiu ebligas (en modernaj TTT-legiloj) uzi tiparojn, kiuj ne estas instalitaj en la komputilo de la uzanto, sed kiuj automate elshutighas por uzo en la koncerna TTT-pagho. Tial, se via legilo estas moderna, aperas chi tie PMEG, kaj ankau chiuj aliaj el miaj paghoj, kun titoloj uzantaj la specialan tiparon “Kablo”, kiu uzighas por titoloj ankau en la papera eldonon de PMEG.
HTML5
Ekde Majo 2011 mi uzas la marklingvon HTML5.
Notindas, ke nur modernaj legiloj ricevas paghojn, kiuj plene uzas la novajn elementojn de HTML5. Malnovaj legiloj ricevas simpligitan version, en kiu uzighas praktike nur elementoj, kiuj ekzistis jam en HTML4. Tiu simpligo tamen ne rimarkeblas en la efektiva aspekto de la paghoj.
Menciindas, ke HTML5 estas tre nova, kaj ech ankorau iom eksperimenta. Krome ghi enhavas multajn tute novajn eblojn kaj ecojn, kiujn mi nur komencis lerni kaj esplori. Tial certe mia uzo de HTML5 ne estas perfekta.
TTT-Signaturo
En chiu pagho de mia TTT-ejo aperas en la XHTML-kodo la “TTT-signaturo” id="www-bertilow-com", kiun vi povas uzi por mem shanghi la prezentostilon de miaj paghoj. TTT-signaturoj estas eksperimenta tekniko por plifaciligi al TTT-legantoj uzi proprajn stilfoliojn. Se vi uzas Fajrovulpon, vi ne bezonas tiun helpilon, char Fajrovulpo komprenas stilindikojn bazitajn sur la adreso de la pagho.
Stilfolioj de paghautoroj kaj de paghuzantoj
Normale stilfolion verkas tiu, kiu kreas TTT-paghon, la autoro. Per sia stilfolio li decidas, au pli ghuste proponas, kiel la pagho estu prezentata en TTT-legiloj. Sed leganto povas mem fari stilfolion kun propraj prezentoreguloj, kiuj povas anstataui la regulojn de autoraj stilfolioj, au miksighi kun tiuj reguloj. Tiu ideo estas unu el la bazaj ideoj de stilfolioj, kaj ghuste tial la plej ofte uzata speco de stilfolioj nomighas tiel, kiel ghi nomighas: “Cascading Style-Sheets” = “Kaskadaj Stilfolioj”, CSS. La vorto “kaskadaj” tie indikas, ke stilreguloj venas de pluraj fontoj, kiuj kunmiksighas kvazau akvo de kaskado.
Gheneralajn klarigojn pri stilfolioj vi povas trovi en mia kurso Kiel fari TTT-paghojn - Kurso pri XHTML kaj CSS.
Aktivigi propran stilfolion
Kiel aktivigi propran stilfolion, dependas la la TTT-legilo, kiun oni uzas. Se oni uzas la legilon Fajrovulpo, oni povas tiajn regulojn skribi en dosiero, kiu nomighas “userContent.css” (kiu trovighu ene de la dosierujo “chrome” en la dosierujo, kie loghas la personaj agordoj de Fajrovulpo). En la Microsoft-a Interreta Esplorilo kaj en la legilo Opero oni povas mem decidi, kie la propra stilfolio trovighu, kaj kiel ghi nomighu. En iu el la multaj submenuoj de tiuj programoj oni povas tion indiki (serchu!). Bedaurinde ne chiuj TTT-legiloj donas eblon uzi propran stilfolion.
Kiel uzi TTT-signaturon?
TTT-signaturo estas unika signaturo, kiu trovighas en la “body”-elememento de TTT-pagho. En miaj paghoj estas la TTT-signaturo www-bertilow-com. Tio signifas, ke en la “body”-elemento de la paghokodo estas skribite id="www-bertilow-com".
Nur miaj paghoj enhavas ghuste tiun signaturon (au almenau la intenco estas, ke nur miaj paghoj ghin enhavu), kaj tial pagholegantoj povas skribi stilregulojn, kiuj uzighas nur en miaj paghoj. Ekzemple:
#www-bertilow-com * {
color: #000 !important;
background-color: #fff !important;
}
Tiu stilregulo, se oni metas ghin en propran stilfolion (kaj ghin bonorde aktivigas), kauzas, ke miaj paghoj prezentighas kun nigra tekstokoloro sur blanka fono. La regulo superas la stilregulojn en miaj stilfolioj, forigante tiujn kolorojn, kiujn mi tie indikis. Do, se vi ne shatas miajn kolorojn, vi povas elekti proprajn kolorojn - aparte por miaj paghoj.
Tiu ekzemplo estas tre simpla. Oni povas elpensi multon plian. Kompreneble por vere povi utiligi la eblojn de propraj stilfolioj, oni devas iom lerni pri CSS, kaj vershajne ankau pri (X)HTML. Tion vi povas fari en “Kiel fari TTT-paghojn - Kurso pri XHTML kaj CSS”.
(Povas esti, ke mia ekzempla stilregulo ne funkcias en chiuj TTT-legiloj, char mi uzis la gheneralan jhokeran elektilon *, kiun ne komprenas chiuj legiloj. Iuj TTT-legiloj havas nur limigitan subtenon de CSS. Eble vi devas uzi pli simplajn regulojn en via legilo.)
Deveno
La ideo aldoni TTT-signaturojn al TTT-paghoj elpensis Eric Meyer. Mi estas unu el la unuaj, kiuj ekuzis la ideon praktike. Espereble aliaj sekvos. Eric Meyer proponis, ke TTT-signaturo estu la nomo de la TTT-servilo mem, sed kun dividostrekoj anstatau punktoj (char punktoj havas specialan signifon en CSS). Do “www.bertilow.com” farighas “www-bertilow-com”. Oni povas kompreneble uzi chian ajn vicon de signoj kiel TTT-signaturon, sed prefere oni zorgu, ke ghi estu unika.
