PMEG

Gramatiko /

6. E-vortoj

Vorton kun la finajho E oni nomas E-vorto. E-vortoj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.:

La signifo de E-vorto dependas kaj de la signifo de la radiko, kaj de la kunteksto.

Che lokaj E-vortoj povas aperi la finajho N por direkto: urben = “al la urbo(j)”, hejmen = “al la propra(j) hejmo(j)”. Sed E-vorto neniam povas ricevi J-finajhon.

Legu ankau pri E-vortaj frazpartoj.

E-vortoj kiel komplementoj «

E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:

  • Ili manghas rapide. Rapide estas komplemento de manghas, kaj montras la manieron de manghado.

  • Urbe trovighas multaj restoracioj. Urbe estas komplemento de trovighas, kaj montras la lokon de la trovighado.

E-vorta komplemento povas ankau rilati al tuta frazo:

  • Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ghi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.

E-vortoj kiel priskriboj «

E-vorto povas ankau roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, kaj de E-vorteca vorteto:

  • Ghi estas sufiche granda. Sufiche estas rekta priskribo de granda.

  • Li manghas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.

  • Ili revenos treege baldau. Treege estas rekta priskribo de baldau.

E-vorto povas ankau esti perverba priskribo de I-verbo au de subfrazo:

  • Estas amuze labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.

  • Multe machi estas necese por bona digesto. Necese perverbe priskribas multe machi.

  • Estis ghojige, ke ili sukcesis. Ghojige perverbe priskribas la ke-frazon.

A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, chu oni uzu A-vorton au E-vorton.

E-vortoj kiel nuanciloj «

Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci ghian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn ghi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:

  • Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.[FA3.19] La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.

  • Li estis tute en malespero.[FA1.78] Ne restis ech iomete da espero.

  • Li manghas multajn diversajn aferojn, sed chefe legomojn. La plej gravaj el liaj manghajhoj estas legomoj.

  • La najbaroj disighis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolche.[FA3.58] Ankau aliaj ploris maldolche, sed la infanoj tion faris pli multe.

  • Ghuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.[FA2.132] La loka esprimo validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu jhus anstatau ghuste en chi tiaj frazoj.

  • Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, char alie Vi atingos ghuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi![L2.6] Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.

  • La numero videble estis ghuste tiu, kiun shi havis en sia memoro.[M.18] Ne nur proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.

  • Lia tago de naskigho ghuste nun estis festata.[FA1.55] Ne iom antaue au poste, sed vere en tiu momento mem.

  • La tuta ghojo de la tero flugis for, kaj restis sole ghemo![Rt.75] = ...restis nenio alia ol ghemo. ...restis nur ghemo. Chi tia sole estas egala al nur, sed nur iafoje havas alian signifon.

  • Li eljhetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poshojn kaj la tornistron sole per arghento.[FA1.2] Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estighi konfuzo inter tiu chi nuanca signifo de sole kaj ghia ordinara signifo “sen akompano”. Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por “sen akompano”: Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien. = Ili iris tien sen akompano.

E-vortecaj vortetoj kiel ankau, ech, almenau, ja kaj nur ofte havas tian nuancan rolon.

O-vortecaj E-vortoj «

Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazau ili estus O-vortoj: Sur la arbo sin trovis multe (au multo) da birdoj.[FE.32]