Persone

La bonurbo

muziko: Martin
teksto: Martin, Bertilo & Per Ola

Mi iris en la centron por vidi
kio okazas en la metropolo
Sur la placo estis granda koncerto
homoj dancis, estis gaja folo
La lumo sur la akvo, la homoj en la strat’
Mi iras autobuse, mi iras per boat’

Mi iris en la oldan urbon
En kafejo sidis amikaro
Kaj iu demandis al chiuj
chu ni iru naghi en la maro
Ni manghas glaciajhojn, diskutas pri muzik’
Ludighas la gitaro kaj la bushharmonik’

Bela kiel stelo, hela kiel tag’
La urbo de festego, de amo kaj vagad’
Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin’
Stokholmo, mi amas vin

Mi iris sur la stratoj dum nokto
La varma vento kiel kareso
Same svarmis homoj kiel dum tago
Stratartisto ludis kun sukceso
Plej belaj en la mondo la inoj tie chi
Meze de amikoj, mirinda vivmedi’