Esperanto en Vindozo

EK = Esperanta Klavaro por Vindozo

La enhavo de tiu chi pagho intertempe neghisdatighis, kaj mi ne povas plu ghisdatigi ghin, char nuntempe mi ne uzas Vindozon. La neghisdata enhavo (kiu tamen povas plu utili al iuj Vindozuzantoj) estas legebla chi-sube, sed atentu, ke multaj el la informoj ne plu validas, kaj ke iuj hiperligiloj ne plu funkcias.

Paghon, kiu enhavas iom da pli ghisdataj informoj, faris Alejandro MEJÍA.

Enhavo

Kiuj?

La EK-paketon faris: Jurij (Jurio) Finkel
retposhto: “yura” che “mv.ru”
TTT-ejo: <http://www.esperanto.mv.ru>

Tiun chi instrukcion verkis: Bertilo Wennergren
retposhto: “bertilow” che “gmail.com”
TTT-ejo: <http://bertilow.com>

Kio?

La EK-paketo ebligas tajpi Esperante lau Unikodo kaj Latino 3.

Ghi funkcias en Vindozo 95/98, Vindozo NT kaj Vindozo 2000 (kaj eble ankau en Vindozo Me, sed tio ne estas testita - efektive aperis raportoj, ke pri EK en Vindozo Me estas gravaj problemoj...). Ghi ne funkcias en antauaj Vindozoj (ekz. 3.1). Mi verkis tiun chi instrukcion precipe por uzantoj de Vindozo 95/98, kaj por uzantoj de Vindozo 2000, char mi mem uzas tiajn sistemojn.

Vi povas elshuti diversajn versiojn de la paketo chi tie:

<http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html>

Tiu chi instrukcio estas verkita lau versio 2.03 beta (de la 29-a de Augusto 2000). Se vi havas pli novan, eble iuj detaloj ne kongruas plene kun la sekva teksto, sed vershajne ne temas pri tro gravaj aferoj. Vidu la dosieron historio.txt (en la EK-paketo) pri eventualaj shanghoj.

La EK-paketo estas intencita precipe por tiaj Vindozaj programoj, kiuj komprenas Unikodon (vidu chi-poste). Ghi tamen funkcias ankau en multaj ne-Unikodaj Vindozaj programoj, se oni en ili uzas tiparojn lau la normo Latino 3 (iso-8859-3). DOS-programoj tute ne estas koncernataj.

Unikodo

Unikodo estas oficiala signokoda normo, kiu enhavas chiujn skribosignojn de praktike chiuj lingvoj de la mondo - inkluzive la supersignajn literojn de Esperanto.

Unikodo mem ekzistas jam de longe, sed nur en la lastaj jaroj komencis aperi seriozaj programoj, kiuj vere uzas ghin. La nuna evoluo iras rapide en la direkto de plia internacieco de komputilaj programoj, interalie pro la populareco de la Interreto. Tial oni povas esti certa, ke pli kaj pli da komputilaj sistemoj kaj programoj subtenos Unikodon. Tiel la ghisnunaj problemoj pri Esperantaj literoj en komputilado iom post iom forvishighos sen bezono de klopodado flanke de la Esperantistoj.

Vindozaj programoj, kiuj jam nun uzas Unikodon, estas ekz. Unired (bonega tekstoredaktilo verkita de Jurio!), Word 97/2000 (tekstoprogramo), Excel 97/2000 (kalkulprogramo), Powerpoint 97/2000 (por fari prezentojn), Access 2000 (datumbazoj), Front Page 2000 (HTML-paghoj), Outlook Express (retposhto kaj retaj novajhgrupoj), Internet Explorer 4/5 kaj Netscape Navigator 4 (ambau lastaj por legi TTT-paghojn). Pli da detaloj pri tiuj programoj sekvos chi-poste. Unikodo estas ankau la baza signokodo por HTML, XHTML kaj chiuj formoj de XML.

Por entute povi uzi la Unikodajn eblojn de Vindozo oni devas havi tiparojn kun Unikodaj signoj. Nuntempe tiaj liverighas kune kun Vindozo, sed se vi havas iom malnovan version de Vindozo 95, vi eble devas aparte havigi al vi tiajn tiparojn. Tio eblas che la Mikrosofta TTT-ejo. Kiam mi lastfoje kontrolis, la preciza adreso estis:

<http://www.microsoft.com/OpenType/fontpack/default.htm>

Temas pri tiuj tiparoj, kiuj havas la indikon WGL4. Ili ne enhavas plenan Unikodon (tio signifus pli-malpli chiujn lingvojn de la mondo!), sed tamen tre taugan bazan sortimenton de Latinliteraj, Cirilaj kaj Grekaj signoj. La tiparoj estas tute senkostaj. (Necesas kompreneble instali la novajn tiparojn, antau ol oni povas ilin uzi.)

La plej kompleta Unikoda tiparo, pri kiu mi entute scias, estas “Arial Unicode MS”. Ghi enhavas chiujn signojn de Unikodo 2 (sed mankas tiuj signoj, kiuj aldonighis en Unikodo 3). “Arial Unicode MS” estas liverata kune kun la programaro “Oficejo 2000” de Mikrosofto, sed ankau eblas ghin elshuti de la sekva adreso:

<http://office.microsoft.com/downloads/2000/aruniupd.aspx>

Bedaurinde Mikrosofto forigis chiujn menciitajn tiparojn de siaj serviloj en Augusto 2002.

Aliaj (grandaj) komputilaj sistemoj ankorau ne tre multe subtenas Unikodon. Ekz. Makintoshaj komputiloj ghenerale ne komprenas ghin (nur la nova versio 8.5 de la Makintosha sistemo ekhavis iajn Unikodajn kapablojn, sed mi ne scias detalojn pri tio). Chiuokaze tiu chi paketo estas nur por Vindozo.

Problemo kaj solvo

Efektive Vindozo “scias” pri la ekzisto de niaj supersignaj literoj. Ghi “scias”, ke ili konsistas el ses literoj kun diversaj supersignoj, kaj ghi “scias”, kiuj kodaj pozicioj de Unikodo reprezentu ilin. La Esperantaj supersignaj literoj ech ekzistas en novaj Vindozaj tiparoj, kaj ili estas montreblaj sur la ekrano kaj surpaperigeblaj. Tamen, pro strange rigida programado de Vindozo, ne eblis aranghi klavaran fasonon por ilin tajpi en la normala maniero - nur per elektado per la muso en specialaj signoelektiloj, per makrooj k.s. eblis ilin atingi. (Ja eblis aranghi klavaron por Latino-3-a tajpado, sed ne por Unikoda.)

La problemo estas, ke neniu el tiuj lingvoj, por kiuj Vindozo estas preparita, uzas la saman t.n. kodpaghon kiel Esperanto. Oni ne povas simple aldoni novan lingvon al Vindozo. Tial la EK-paketo solvas la problemon jene: Esperanto parte maskas sin kiel iu el la jam ekzistantaj lingvoj, kaj la kodpagho de tiu lingvo estas anstatauigita per Latino-3-a kodpagho, kiu enhavas la Esperantajn literojn. Tiam farighas eble krei klavaron kun Esperantaj Unikodaj (kaj Latino-3-aj) literoj. Samtempe tiuj lingvoj, kiuj bezonas la forigitan kodpaghon, farighas same netajpeblaj kiel estis antaue Esperanto. Chiu uzanto do devas elekti, kiun au kiujn lingvojn li volas foroferi en sia komputilo.

Kodpaghoj kaj lingvoj

La EK-paketo donas kvar alternativojn de anstatauigo. Pripensu bone, kiujn lingvojn vi ne bezonas sur via klavaro:

Rimarku, ke la anstatauigotaj lingvoj ne plene malaperos. Malaperos la eblo entajpi per la klavaro iliajn specialajn literojn, sed almenau en Unikodokapablaj programoj oni ja povas vidi tiujn literojn, kaj eble ech ilin enmeti en tekston alimaniere (per menuero, per makroo au simile). Iafoje la apartaj literoj de la anstatauigitaj lingvoj ne bone videblos en iuj TTT-legiloj, sed tio tre dependas de la kapabloj de la legilo, kaj de la maniero, en kiu la aktuala pagho estas kodita.

Se oni sukcese malinstalas la EK-paketon, la anstatauigitaj lingvoj plene revivighas.

Terminologio

Menciighos chi-poste diversaj Vindozaj aferoj. Iliaj nomoj tamen estas malsamaj en la diverslingvaj versioj de Vindozo. La nomoj estas foje tre libere tradukitaj en la diversajn Vindozojn de la mondo, kaj iom da fantazio povas esti utila por trovi la respondajhon en la propra Vindozo. Foje la Angla nomo estos parenteze aldonita kiel helpo. La diversaj nacilingvaj terminoj estas ja chiuj tradukitaj el la origina Anglalingva Vindozo.

Por ne konfuzighi indas memori, ke “signaro/signokodo” kaj “tiparo” estas malsamaj aferoj. Signokodo (au signaro) difinas la identecon de diversaj signoj. Tiparo provizas la efektivajn aspektojn de tiuj signoj. Shangho de tiparo povas tute shanghi la aspekton de signo, sed ghi restas tamen la sama signo.

Multlingva subteno

En antauaj versioj de EK necesis, ke la Multlingva Subteno (Multilanguage support) de Vindozo estu instalita por ke chio funkciu bone. Ekde versio 1.22 tio ne plu estas necesa. Tamen mi ne havis okazon testi, chu tiel vere estas, kaj tial mi retenas chi tie la klarigojn pri instalo de la multlingva subteno (internaciemaj homoj chiuokaze instalu ghin!):

Por instali la Vindozan ekstrajhon “Multlingva subteno”, iru al la Regpanelo -> Aldoni/forigi programojn -> Vindoza instalprogramo (Control Panel -> Add/remove programs -> Windows setup).

Tie vi povas vidi, chu la Multlingva subteno estas instalita au ne. Kontrolu ankau, kiuj lingvoj estas instalitaj (duoble alklaku la piktogramon de la multlingva subteno). Gravas tiu lingvo, kies kodpaghon vi anstatauigos, kaj ankau la Turka, ankau se vi ne elektos la Turkan kiel anstatauigotan lingvon. Por simpligi la aferon povas esti bone simple instali chiujn lingvojn de la Multlingva subteno. Se vi ne havas la necesajn aferojn sur Vindoza k-disko, necesas iel havigi ilin. Antaue eblis elshuti Multlingvan subtenon senkoste de la Mikrosofta TTT-ejo, sed nun tiu eblo shajne malaperis (la Mikrosofta TTT-ejo estas tamen tia labirinto, ke mi eble pretervidis ion). Eblas anstataue instali version 5 de Internet Explorer. Multlingva subteno estas elektebla parto de tiu programo.

Atentu: Se vi post instalo de la EK-paketo denove faros ion pri la Multlingva subteno, ekz. se vi forprenos au aldonos iun lingvon, povos okazi, ke parto de tiu chi paketo malinstalighos. Tiam necesos denove instali EK-on.

Instalo de la EK-paketo

Por instali lanchu la programon install.exe (parto de la EK-paketo).

Elektu en la supra maldekstra kolumno tiun kodpaghon, kiun vi volas anstatauigi per Esperanta kodpagho.

Elektu en la supra dekstra kolumno tiun lingvon, kies klavaro estu anstatauigita per Esperanta klavaro.

Vi povas “foliumi” en la du kolumnoj, ghis vi trovas taugan elekton.

Se vi poste trovos, ke vi malbone elektis, vi povos facile malinstali la tuton, kaj reinstali alian varianton.

Apud la piktogramo EK vi elektu dosierujon, en kiu EK trovighu. Vi povas akcepti la proponon, kiu jam trovighas tie (C:\Program files\Ek), au vi povas shanghi al alia dosierujo. Vi ankau povas alklaki la butonon elektu, kaj elekti lokon per la dosierelektilo de Vindozo. Se vi elektas dosierujon, kiu ankorau ne ekzistas, la instalilo poste kreos tiun dosierujon por vi.

Vi ankau elektu, chu EK estu automate lanchata chiufoje, kiam Vindozo startas. Se vi ne volas tion, vi permuse forigu la hoketon apud la teksto “Startigu la programon dum eniro en la sistemon”. Se vi volas tian automatan lanchon, vi lasu la hoketon.

Fine premu la butonon Instalu. Tiam la instalado plenumighos lau viaj elektoj. La instalilo atentigos vin, ke necesas restartigo de Vindozo por fini la instalon. Alklaku la butonon OK, kaj Vindozo restartos. (Se vi uzas Vindozon NT au Vindozo 2000, restarto ne estas bezonata.) Kiam Vindozo estos restartinta, la instalado estos finita.

Lingvoj kaj klavaroj

En la Regpanelo -> Klavaro (Control Panel -> Keyboard), vi povas vidi, kiuj lingvoj kaj klavaroj estas instalitaj. Normale tiu klavara kaj lingva arangho, kiu jam estas indikita post la instalo de EK, bone taugos, sed eble vi tamen poste volos rearanghi la aferon, por ke la tajpado funkciu plej bone en chiuj viaj programoj.

Vi povas havi plurajn lingvojn/klavarojn en la sistemo. Vi povas ankau elekti, kiu lingvo/klavaro estu la chefa. Vi ankau povas elekti, chu aperu indikilo pri la aktuala lingvo en la taskopleto (system tray), kaj vi povas elekti, kiu klavopremo estu uzata por shalti inter la diversaj lingvoj/klavaroj.

Vi povas en la Regpanelo ankau shanghi, sub kiu lingvo la Esperanta klavaro aperu. Ech se vi elektis ekz., ke la Latva klavaro estu Esperanta, vi ne nepre devas havi Latvan lingvon. Vi povas elekti alian lingvon, kaj uzi Latvan (= Esperantan) klavaron por ghi. Por ke la afero funkciu, gravas nur, ke iu el la instalitaj lingvoj havu Esperantan klavaron.

Tajpaj metodoj

Por uzi EK-on necesas, ke ghi estu lanchita. Kiam EK (= ek.exe) estas lanchita, vi vidas ghian piktogramon en la taskopleto. Se vi tie ne vidas ghin, necesas lanchi EK-on por povi ghin uzi.

Se dum la instalo vi elektis, ke EK estu automate lanchata che chiu starto de Vindozo, vi devas jam vidi ghin en la taskopleto. Se vi ne elektis automatan lanchon (au se ial tiu automata lancho ne efektivighis), vi devas mem lanchi EK-on. Vi povas ghin lanchi de tiu dosierujo, kiun vi elektis en la instalo, sed pli oportune estas meti simbolan ligilon (shortcut) al EK sur la Vindozan skribotablon (desktop), por ke vi povu facile lanchi ghin chiufoje, kiam vi bezonas ghin.

Por shanghi, kiamaniere EK laboru, vi alklaku ghian piktogramon en la taskopleto per la dekstra musbutono, kaj elektu “Agordu”. Tiam aperas fenestreto, en kiu vi povas elekti inter diversaj reghimoj. EK donas plurajn eblojn de tajpomanieroj: rekte per elektitaj klavoj au per antausignoj/postsignoj (nomataj “prefiksoj” kaj “postfiksoj” de Jurio en EK), signoj tajpendaj antau au post C, G, H, J, S kaj U por produkti Esperantajn literojn. Vi povas ankau elekti, chu u aperu automate post a kaj e, kaj vi povas ech redifini tiun Esperantan klavaron, kiu instalighis.

Se vi elektis uzi rektan klavadon de Esperantaj literoj (la Esperantaj literoj anstatauas aliajn literojn sur la klavaro), vi povas atingi la normalajn literojn pere de Ctrl-Alt kaj la respektiva literklavo.

La literoj HH kaj U normale estas klaveblaj per Ctrl-Alt-H kaj Ctrl-Alt-U respektive. (Se vi elektas tajpi HH kaj U rekte per la H-klavo kaj la U-klavo, la ordinaraj H kaj U farighas atingeblaj pere de Ctrl-Alt-H kaj Ctrl-Alt-U respektive.)

Anstatau Ctrl-Alt (la Ctrl-klavo kaj la Alt-klavo premataj kune) vi povas chiam uzi anstataue la klavon AltGr.

Se vi bezonas tajpi multe da ne-Esperanta teksto, estas pli facile malshalti EK-on (vidu chi-poste).

Automata au/eu

Vi povas elekti, chu automatigo de au/eu estu uzata. Se en la fenestreto de EK vi metas hokon apud tiu elekto, EK automate tajpas u anstatau u post a kaj e. Kiam vi volas skribi au au eu kun ordinara u (sen supersigno), vi povas tajpi ekz.: a u Retropasho u au e u Retropasho u. La retropasho forvishas la u-on kun hoketo. Tio necesas por tiaj vortoj kiel “praulo” kaj “neuzebla”. (Ankau eblas aliaj artifikoj - simple necesas ion alian tajpi inter la a/e kaj la sekva u.) Se vi elektas labori sen automatigo, vi devas por ricevi la literon u chiam uzi antausignon/postsignon au AltGr/Alt-Ctrl (lau viaj elektoj pri Esperanto-tajpado).

Videblaj antausignoj

Vi povas elekti, ke chiu antausigno (prefiksa signo) estu tuj videbla. Se vi poste tajpos c, g, h, j, s au u, la antausigno estos anstatauigita per la responda Esperanta litero kun supersigno.

Shalto kaj malshalto

Vi povas shalti kaj malshalti la programon EK per Ctrl + la spaceta klavo. Vi povas ankau shalti kaj malshalti EK-on per alklako de ghia simbolo en la taskopleto - per la maldekstra musbutono. Se vi uzas la dekstran musbutonon, vi malfermas menueton, per kiu vi povas elekti au malshalti EK-on, au agordi kiamaniere ghi laboru.

Testado

Kiam vi unue testas la tajpadon, uzu programon, kiu bone komprenas Unikodon, ekz. Word 97/2000 au Outlook Express. La tajpado funkcias ankau en iuj ne-Unikodaj tekstoprogramoj, sed iuj el ili konfuzighas.

Konstatinte, ke la instalado entute funkcias, vi povas testi, kiuj aliaj el viaj diversaj programoj akceptas tajpadon de Esperantaj literoj lau la nova sistemo.

Ekz. la tekstoprogramo Wordpad, kiu estas parto de Vindozo, ne tre bone kunlaboras (ekz. ne funkcias serchi kaj anstatauigi Unikodajn Esperantajn literojn). Wordpad ankau ghenerale ne estas bona programo. Ekzistas en la Reto pluraj senkostaj kaj multe pli bonaj tekstoprogramoj, kiujn oni chiuokaze preferu. (La nova versio de Wordpad en Vindozo 98 estas Unikodokapabla, sed tamen konfuzighas!) Konfuzighas ankau NoteTab (Super Note Tab, Note Tab Mini, Note Tab Pro...), cetere tre bona tekstoredaktilo. Por ghi vi devas uzi alian solvon. La bonega tekstoredaktilo UltraEdit-32 kunlaboras perfekte (sed bedaurinde ne komprenas Unikodon).

Se EK chesos funkcii, la kauzo povas esti, ke vi faris ian grandan shanghon de via Vindoza sistemo. Vi eble instalis au forprenis la Multlingvan subtenon (vidu chi-antaue), au vi eble instalis ian grandan kaj gravan programon. Precipe instalado de nova versio de Internet Explorer povas influi al EK. Tiam necesas denove instali EK-on. EK ja shanghas kelkajn aferojn en la Vindoza sistemo. Se alia programo tushas tiujn samajn aferojn, EK povus chesi funkcii. En tia okazo, vi simple ripetu la instalon. (Ne necesas unue malinstali.)

Presado

Kvankam Unikodo funkcias sufiche bone surekrane en Vindozo, iuj presiloj donas problemojn. Shajnas al mi, ke temas precipe pri laseraj presiloj. Estas multaj raportoj, ke iuj presiloj rifuzas surpaperigi Unikodajn signojn (kun numeroj pli altaj ol 255). Mi mem spertis tion. Tio estas ghenerala problemo, kiu koncernas ne nur Esperanton (kaj kiu tute ne rilatas al la EK-paketo). Tiuj samaj presiloj ankau ne povas surpaperigi ekz. Rusajn literojn, se oni presas el Unikoda programo. Lau miaj spertoj inkoshprucaj presiloj plej ofte ne havas tiajn problemojn. Oni povas provi solvi tiajn problemojn per instalado de pli ghisdata pelilo por la presilo. Indas serchi konsilojn che la TTT-paghoj de Mikrosofto, kiu konscias pri la problemo. Oni ankau povas plendi ekz. al tiu, kiu vendis la presilon (konsilo: parolu precipe pri presado de Rusa teksto - tio donas malpli da pretekstoj por ignori la plendon).

Latino-3-aj tiparoj

Por plej multaj ne-Unikodaj programoj necesas, ke vi mem iel instalu Latino-3-an tiparon. Plej ofte homoj uzas ne tute verajn Latino-3-ajn tiparojn, sed t.n. pseudo-Latino-3-ajn. En tiaj tiparoj nur la Esperantaj literoj sekvas Latinon 3. Chio alia estas lau Latino 1. Se oni elektas anstatauigi la Okcidentan kodpaghon per Latino 3, oni prefere uzu pseudo-Latino-3-ajn tiparojn.

Por ke Esperantaj literoj aperu ankau en dialogujoj (ekz. kiam oni entajpas tekston, kiun programo serchu en teksto), necesas, ke estu Latino-3-a versio de tiu tiparo, kiun Vindozo uzas en tiaj okazoj. Mi instalis Latino-3-ajn versiojn de la tiparoj MS Sans serif kaj MS Serif (faritajn per la programo “Supersigno” - vidu chi-poste). Tiam chio tia funkciis. Por Unikodaj programoj tio tamen ne necesas.

En la Regpanelo -> Ekrano -> Aspekto eblas elekti tiparojn por plej diversaj aferoj en Vindozo. Ne estas tute facile kompreni, kiu elekto influas kion. Eksperimentu, se vi volas. Chiam eblas restarigi la normalan Vindozan staton.

Malinstalo

Se vi volas malinstali la EK-paketon (au plene, au por posta reinstalo, eventuale kun alia elekto de kodpagho au lingvo), vi iru al la Regpanelo -> Aldoni/forigi programojn. Trovu la nomon “Ek!” en la listo de instalitaj programoj. Elektu ghin, kaj poste alklaku la butonon “Aldoni/forigi”. Dum la malinstalo Vindozo restartas. La originaj Vindozaj kodpaghoj tiam reinstalighas. Vi povas ankau malinstali per la programo malinst.exe, kiu trovighas kune kun EK.

Kelkaj Unikodaj programoj

Word

Jen plene Unikodokapabla kaj tre potenca tekstoprogramo. Ghi estas parto de la Office-programaro de Mikrosofto. Tajpado de Unikoda Esperanto funkcias senprobleme en Word 97 kaj Word 2000 (sed tute ne en antauaj versio de Word - 95, 7, 6...). Tamen, iafoje por iuj uzantoj povas aperi surprizaj fenomenoj:

Kiam mi testis Word 2000 estis komence problemoj pri u. Montrighis, ke la klavopremo Ctlr-Alt-u estas rezervita por ia speciala funkcio. Eblas tamen shanghi tiujn antaudifinitajn klavopremojn. Elektu la menueron Adapti (Customize) kaj la butonon Klavaro (Keyboard). Trovu tiun komandon, kiu havas Ctlr-Alt-u kiel klavopremon. Nuligu tiun difinon. La problemo malaperos.

Word distingas inter tekstoj en diversaj lingvoj. Dum oni tajpas per EK, povas shajni al Word, ke la lingvo shanghighas - jen estas la baza lingvo de via sistemo, jen estas la lingvo kun Esperanta klavaro. Tio povas foje vidighi en la teksto. Ekz. se oni elektis, ke Word mem aranghu citilojn lau ghusta tipografia normo, la citiloj povas aspekti diverse en diversaj partoj de la teksto. Tio povas okazi, se la du lingvoj (la baza kaj la Esperantoklavara) havas malsamajn preferojn pri tipografie ghustaj citiloj.

Por elturnighi oni aranghu, ke la baza lingvo estu lingvo kun la samaj reguloj pri citiloj kiel la lingvo kun Esperanta klavaro (depende de la elekto de anstatauigita lingvo). Mi ekz. elektis, ke la baza lingvo estu la Angla (ech kiam mi uzas Svedan version de Vindozo), kaj mi uzas Latvan Esperantan klavaron. Tio funkcias bone, char la Angla kaj la Latva ricevas en Word samspecajn citilojn. Mi tamen por la Angla lingvo instalis Svedan klavaron! Chion chi oni manipulas en la Regpanelo -> Klavaro.

Se oni anstatauigis la Turkan kodpaghon kaj lingvon, oni povas en Word foje ricevi majusklajn I-ojn kun punkto, char tiaj I-oj ekzistas en la Turka. Simplan solvon de tiu problemo mi ne konas. Oni devas chiufoje mem korekti tiujn I-ojn (eble per makroo). Shajnas preferinde anstatauigi alian kodpaghon ol la Turka.

Kiam oni tajpas Esperante en Word, oni prefere malshaltu la automatan kontroladon de literumado kaj gramatiko, char Word nenion scias pri Esperantaj literumado kaj gramatiko. Eble en estonta versio...

Mi kreis kelkajn utilajn makroojn por Word. Per ili oni povas rapide konverti la Esperantajn literojn inter diversaj sistemoj (Unikodo, Latino 3, X-sistemo...). Multaj jam petis, ke mi alsendu tiujn makroojn. Tial mi aldonis ilin al la EK-paketo. La dosiero Bertilaj.bas enhavas ilin. Por importi ilin en la programon Word vi malfermu la internan makro-redaktilon de Word (Visual Basic). Elektu tie “importi dosieron” (poste simple fermu la makro-redaktilon). Per iom da manipuloj de Word vi ech povas la makroojn aperigi kiel menuerojn au kiel piktogramojn sur la ilopanelo. Rimarku, ke la makrooj por konverti inter Unikodo kaj la X-sistemo enhavas protekton de nacilingvaj ux, kiuj ne konvertighu (ekz. en nomoj kiel La Chaux-de-Fonds). Por protekti tiajn ux de miskonvertado oni skribu uxx en la X-sistemo. Eksperimentu iom, kaj vi komprenos, kiel tio funkcias.

Mi iom reverkis kaj plibonigis la makroojn en Marto 2001. Se vi havas pli fruan version de la makro-paketo, indas instali la novan. Jen vi povas elshuti la novan version de la makroo-dosiero Bertilaj.bas en pakita formo (zip-dosiero).

Excel

Ankau Excel apartenas al la Office-programaro de Mikrosofto. Unikoda Esperanto funcias kaj en Ecxel 97 kaj en Excel 2000. Sed bedaurinde la kunlaboro inter Excel 97 kaj Word 97 estas iom neperfekta. Se oni ligas Excel-an kalkulfolion kun Esperanta teksto al dokumento de Word 97, la supersignoj de la Esperantaj literoj malaperas ene de Word 97. Sed ja eblas perfekte kopii tekston el unu programo en la alian. Mi ne testis, chu tiu problemo restas en la versio 2000.

Powerpoint

Jen programo por fari prezentojn por prelegoj k.s. Ankau ghi estas parto de la Office-programaro. Mi nur rapidege testis, kaj Powerpoint 97 ghenerale shajnas Unikodokapabla. Entajpado de Esperantaj literoj funkcias bone. Tamen, kiam oni provas entajpi tekston por sercho au anstatauigo, kaj en iuj aliaj okazoj, montrighas teruraj programeraroj. Tiam aperas tute aliaj signoj (la Latino-1-aj respondajhoj al la Latino-3-aj Esperantaj literoj, sed kun fushegoj pri ch kaj CH). Shajnas, ke tiuj problemoj tute malaperis en la nova versio Powerpoint 2000.

Outlook

Jen programo por retposhto kaj multo alia. Ghi estas parto de la Office-programaro. Outlook 97 estas iom Unikodo-kapabla, sed shajnas, ke ne chio bone funkcias. Mi tamen ne havis okazon multe esplori la programon. Outlook 2000 estas pli Unikodo-kapabla, sed shajne ankorau restas mankoj: Outlook 2000 laboras Unikode nur en la efektiva retposhta parto. La ceteraj partoj (kalendaro, planado, kontaktoj...) bedaurinde ne estas (tute) Unikodaj.

Access

Access estas programo por datumbaza laboro. Access 97 bedaurinde tute ne konas Unikodon, sed feliche la nova versio Access 2000 estas jam plene Unikodo-kapabla, kaj EK funkcias en ghi perfekte.

Front Page

Front Page estas programo por krei HTML-paghojn. Mi nur povis testi (tre rapide) la version Front Page 2000 (parto de la paketo Office 2000). Ghenerale Front Page 2000 povas uzi Unikodon, sed estas bedaurindegaj mankoj. Kiam mi provis la funkciojn por serchi kaj anstatauigi, klavata ch misinterpretighis kiel ae-ligajho. Tio estas neeltenebla eraro, sed chiuokaze Front Page ne estas tre bona HTML-redaktilo.

Outlook Express

Ankau la senkosta programo Outlook Express de Mikrosofto estas Unikodokapabla. (Rimarku, ke ne temas pri Outlook sen Express, nek pri Outlook 97/98...). Outlook Express estas por retposhto kaj por novajhgrupoj en la Reto. Ghi estas akompananto de la TTT-legilo Internet Explorer 4/5.

Shajnas al mi, ke ghuste nun Outlook Express estas la plej bona retposhta kaj novajhgrupa Vindoza programo - se oni bezonas tian programon, kiu vere povas prizorgi Esperantan tekston. Aliaj programoj povas venki super Outlook Express pri aliaj aferoj, sed kiam temas pri traktado de multaj diversaj lingvoj kaj signokodoj - en launorma maniero - Outlook Express estas senrivala en Vindozo.

Se vi trovos alian Vindozan retposhtan programon, kiu kapablas prizorgi mesaghojn, en kiuj aperas teksto en Esperanto, la Dana, la Rusa, la Japana kaj la Taja - samtempe mikse kaj lau la internaciaj normoj, vi nepre raportu al mi! (Unu tian raporton pri programo kun similaj kapabloj mi ricevis: Esploru mem pri “Lingomail”.)

Outlook Express ja estas iom kaprica kaj foje stranga programo. Sed se oni lernas, kiel ghi emas konduti, oni povas alkutimighi al ghi. Chi-poste mi donos detalegajn konsilojn. Se vi zorge legos ilin, vi pli sukcese laboros kun Outlook Express.

Eklaborante per Outlook Express vi unue faru kelkajn gravajn ghustigojn de ghia konduto. Eble vi devos iom serchi en la menuoj - mi klarigos lau mia versio de Outlook Express, eble estas iom alie en via versio.

Iru al Iloj -> Elektoj -> Sendi. Tie vi trovos kvar butonojn:

   Retposhta sendo-formato:    [HTML]  [Simpla teksto]
   Novajhgrupa sendo-formato:  [HTML]  [Simpla teksto]

Por retposhto vi elektu la alternativojn MIME kaj kodprezento lau Quoted printable.

Por novajhgrupoj vi elektu la alternativojn MIME kaj nenia kodprezento.

Se vi intencas sendi retposhton HTML-an au novajhgrupajn afishojn HTML-ajn (ghenerale tre malrekomendinde!), vi faru similajn elektojn ankau por la HTML-alternativoj. (HTML estas foje nomata “Richa teksto” au simile en tiaj chi programoj.)

Indiku samloke vian preferatan formaton por retposhto kaj novajhgrupoj - mi rekomendas, ke vi elektu simplan tekston.

Apude, en Iloj -> Elektoj -> Legi, vi povas elekti, kiuj tiparoj estu uzataj por montri mesaghojn kaj afishojn. Estas du lokoj por elekti: unu nomighas “Tiparoj proporciaj”, la alia nomighas “Tiparoj fikslarghaj (neproporciaj)”. Shajnas, ke nur la unua alternativo (“Tiparoj proporciaj”) entute influas ion ajn. Do, se vi volas legi mesaghojn kaj afishojn kun tiparoj fikslarghaj (ofte la plej bona elekto), necesas elekti tiajn tiparojn che “Tiparoj proporciaj” (ne plendu al mi!). Mi rekomendas elekti tie taugan fikslarghan tiparon (ekz. Courier New) por chiuj diversaj signokodoj (“Okcidenta”, “Unikoda”, “Cirila”...). Rimarku, ke vi ne elektu Latino-3-ajn tiparojn.

Ie samloke vi ankau trovos eblon elekti tiparojn por verkado de retposhto kaj novajhgrupaj afishoj. Fikslarghaj tiparoj estas same konsilindaj tie.

Apude, ankau en Iloj -> Elektoj -> Legi, estas butono por “Internaciaj ghustigoj”. Vi povas kontroli, chu tie aperas iaj elektoj entute. Se io aperas en la tiea listo, vi prefere forigu tion. Povas shajni alloge uzi tiajn “signokodajn tradukojn”, sed lau miaj spertoj tio nur kauzas problemojn. Evitu tion!

Unu ghenego de Outlook Express estas, ke ghi ofte ne tuj reagas, kiam oni shanghas tiajn chi gheneralajn elektojn. Ofte necesas fini la programon, kaj poste restartigi ghin, por ke la elektoj efektivighu. Memoru tion por ne frenezighi!

Por chiu mesagho/afisho en Outlook Express, vi povas elekti signokodon/kodprezenton. Se vi estas avangarda, vi sendos mesaghojn plene Unikodajn. Kiam vi verkas mesaghon, elektu en la menuo Formato -> Lingvoj (Format -> Language) la alternativon Unikodo UTF-8 (ankau ekzistas la alternativo Unikodo UTF-7, sed ghi shajnas ne same tauga - foje aperas anstatau “Unikodo” nomoj kiel “Universala alfabeto” k.s.). Espereble la ricevonto uzas Unikodokapablan programon, alie li nur pene povos dechifri vian mesaghon. Se vi sendos Unikode, vi ech povas enmiksi ekz. Rusan au Grekan tekston kune kun Esperanto (kaj ankau Chinan, Korean, Tajan...).

Alie vi povas (en la sama menuo) elekti, ke la mesagho estu sendita lau Latino 3. Tiam la ebloj miksi lingvojn estas multe pli limigitaj, sed aliflanke pli da personoj povos legi vian mesaghon. Fakte, se oni sendas pure Esperantan mesaghon, apenau estas avantagho elekti Unikodon. Almenau por Outlook Express (kun la Ek-paketo) Latino 3 funkcias same perfekte. Mi rekomendas, ke vi sendu Unikodajn retmesaghojn nur al ricevontoj, pri kiuj vi certas, ke ili povas legi tiajn mesaghojn. En novajhgrupaj afishoj vi uzu Unikodon nur kiam vere necesas, char tiajn mesaghojn legas multaj homoj uzante multajn diversajn programojn.

(Se vi iom serchas tra la menuoj, vi trovos eblon elekti, kiuj piktogramoj aperu en la diversaj fenestroj de Outlook Express. Vi povas aperigi piktogramon por elekto de signokodo/kodprezento. Tiel farighas pli facile elekti kodprezenton por chiu mesagho.)

Kiam vi ricevas mesaghojn lau Unikodo au Latino 3, Outlook Express automate montras ilin kun ghustaj Esperantaj literoj, se la mesagho havas ghustan indikon en sia chapo. Se la literoj ne aperas ghuste, vi povas mem shanghi signokodon lauplache. (Rimarku, ke vi ne shanghu tiparojn, sed signokodojn/kodprezentojn.)

Chio chi funkcias kaj retposhte kaj en novajhgrupoj. Oni tamen memoru, ke ne chiuj povas legi novajhgrupajn afishojn en Unikodo (vershajne temas ankorau nur pri tiuj, kiuj uzas Outlook Express). Krome, kiam mesaghoj estas sendataj okbite (“MIME” - “kodprezento nenia”), ili povas difektighi survoje, se ili iras tra malnovspecaj komputiloj - la mondo ankorau ne estas perfekta....

Atentu: Kiam oni verkas retmesaghon au novajhgrupan afishon en Outlook Express, oni chiufoje zorge kontrolu, ke la ghusta signokodo (kodprezento/lingvo) vere estas elektita. Kontrolu antau ol alklaki “Sendu”. Se malghusta signokodo estas elektita, la Esperantaj literoj povas perdi siajn supersignojn. Rimarku, ke dum oni tajpas, Outlook Express chiam laboras lau Unikodo, kaj tial oni povas entajpi signojn de chiu ajn lingvo. Sed kiam oni “sendas”, chio, kio ne eblas lau la elektita signokodo, malaperas au detruighas. Foje la programo tamen atentigas pri la risko de detruo.

En iuj versioj de Outlook Express, kiam oni shanghas signokodan elekton, aperas ghena demando, chu oni volas uzi tian “transkodadon” chiam en chiuj tiaj mesaghoj. Nepre chiufoje respondu nee! Alie kreighas tia transkoda regulo, pri kiu mi avertis chi-antaue. Se vi havos problemojn, povos esti inde kontroli en Iloj -> Elektoj -> Legi -> Internaciaj ghustigoj. Se tie aperis iaj transkodaj reguloj, vi nepre ilin forigu. Eble tio solvos viajn problemojn.

Se oni volas en verkatan mesaghon enshovi tekston el alia programo au el dosiero, oni povas ekhavi problemojn pro tio, ke Outlook Express chiam laboras Unikode dum oni verkas tekston. Tekston el Unikoda programo oni povas chiam enshovi au englui, sed se la teksto estas Latino-3-a, necesas unue shalti al Latino 3 por ke Esperantaj literoj importighu ghuste (nenia garantio!). Shajnas al mi, ke engluado de Latino-3-a teksto, kiun oni kopiis el alia fenestro - de ne-Unikoda programo, chiam fiaskas. Necesas unue konservi tiun tekston kiel dosieron, kaj poste importi ghin (per la menuo Enigi -> Teksto de dosiero). Eventuale diversaj versioj de Outlook Express kondutas diverse pri tiaj chi aferoj. Chio chi neniel koncernas kunsendajhojn (apartaj dosieroj). Tio funkcias senprobleme.

Montrighis, ke ia programeraro en Outlook Express malebligas tajpi Esperante en la temlinio (subject) de retmesagho au novajhgrupa afisho. Tio tamen ne tiom gravas, char chiuokaze estas ghenerale konsilinde en temlinioj eviti chion krom simplaj Askiaj signoj.

Aperis raportoj, lau kiuj shajnas, ke iuj versioj de Outlook Express (Hispana, Portugala, Franca... ?), enhavas erarojn, kiuj similas al la chi-antaue menciitaj eraroj en Powerpoint 97. Eble la sola elturnigho en tiaj okazoj estas instali alilingvan version de Outlook Express. Eble sufichas instali pli ghisdatan version.

Internet Explorer 4

Kiam oni legas Unikodajn TTT-paghojn per la senkosta Mikrosofta TTT-legilo Internet Explorer 4, la Esperantaj literoj chiuokaze montrighas ghuste, kondiche ke Unikodaj tiparoj (kaj Multlingva subteno) estas instalitaj. La EK-paketo ne necesas por tio. Sed post instalo de la EK-paketo, la legado de TTT-paghoj verkitaj lau Latino 3 iom plifacilighas.

En la menuo lingvoj/kodprezento aperas post instalo la nova elekto Latino 3. Se pagho uzas unubitokajn signojn por la Esperantaj literoj, vi povas elekti tiun signokodon por legado sen instalo de Latino-3-aj tiparoj! (Eblas ankau elekti tiun signokodon, kies kodpaghon oni anstatauigis per Esperanta - ankau ghi nun estas Latino-3-a.) Se en la pagho mem estas indiko, ke Latino 3 estas uzata, tiu signokodo estas automate enshaltata de Internet Explorer 4. Se vi volas elekti, kiu tiparo validu por Latino 3, vi devas elekti tiparon por la Turka lingvo! Sed memoru, ke vi ne elektu speciale Latino-3-an tiparon. Elektu iun el la normalaj Vindozaj tiparoj, kondiche ke ghi enhavas la Unikodajn versiojn de niaj literoj.

Se en la paghoj estas uzataj simbolaj au numeraj kodoj por la Esperantaj Latino-3-aj literoj (ekz. &aelig; au &#230;), Internet Explorer 4 montras ilin lau la Unikoda normo, t.e. ne kiel Esperantajn literojn. Tio estas ghusta kaj launorma konduto de la programo - tiaj paghoj estas malghuste faritaj (kodoj kiel &aelig; kaj &#230; havas chiam la saman signifon sendepende de kodprezento/signokodo). Por tiaj fushitaj paghoj vi bezonas apartajn Latino-3-ajn tiparojn. Konsilo al TTT-autoroj: ne uzu tiajn simbolajn au numerajn nomojn por Latino-3-aj literoj. Tio eble funkcias en iuj programoj, kiuj estas malghuste faritaj, sed en bonaj programoj ne.

En Internet Explorer 4 vi povas serchi Esperantajn vortojn en paghoj. Vi povas per EK entajpi Unikode la serchatan vorton, kun supersignaj literoj, kaj la programo ghuste rekonos ilin en la pagho, se ghi estas Unikoda. Ankau se la pagho estas verkita lau Latino 3, tio funkcias, sed nur se la autoro uzis unubitokajn reprezentojn por la Esperantaj literoj, kaj nur se la ghusta signokodo estas enshaltita.

Internet Explorer 5

Ankau la nova 5-a versio de Internet Explorer estas plene Unikodokapabla, kaj kunlaboras bonege kun EK. Plejparte chio funkcias kiel en versio 4 (vidu chi-antaue), sed estas kelkaj pliaj notindajhoj:

Instalinte novan version de Internet Explorer vi plej vershajne devos reinstali EK-on. Facila afero.

Kiam vi provos entajpi serchatan vorton, vi vershajne ne vidos Esperantajn literojn en la dialogujo, sed nur iajn streketojn (en Internet Explorer 4 tio funkcias). Mi elturnighis per shangheto en la dosiero Win.ini (kiu trovighas en C:\Windows): Trovu la linion [FontSubstitutes]. Post ghi aperas kelkaj linioj, kiuj difinas bazajn tiparojn por Vindozo. Trovu la linion MS Shell Dlg=MS Sans Serif. Shanghu ghin al MS Shell Dlg=Tahoma. Eventuale ankau alia tiparo ol Tahoma povas funkcii, sed vi eble renkontos strangajn fenomenojn (tro grandaj literoj en strangaj lokoj k.s.). Vi povas uzi la Vindozan programon Sysedit por shanghi en Win.ini, sed chiu ajn tekstoredaktilo (ekz. Notepad) taugas por tio. La shangho tamen efektivighas nur post restarto de Vindozo.

Tamen, ekde versio 5.5 de Internet Explorer la jhus klarigita maniero shanghi tiparon ial ne funkcias. En tiu versio, almenau en Vindozo 98, estas rekte alvokata la tiparo MS Sans Serif, kaj ne gravas, kion oni skribas che MS Shell Dlg. Por ke Esperantaj literoj povu aperi en la sercho-dialogujo de MSIE 5.5. necesas tute nuligi la tiparon MS Sans Serif. Faru jene:

  1. Aldonu al Win.ini ankau la linion MS Sans Serif=Tahoma.
  2. Anstatauigu MS Sans Serif per Tahoma en chiuj aliaj lokoj en Win.ini.
  3. Iru al la Regpanelo -> Tiparoj. Forvishu tie la tiparon MS Sans Serif. Tamen konsilindas unue fari kopion de ghi, kaj konservi tiun ie (por sekureco).
  4. Iru al la Regpanelo -> Ekrano -> Aspekto. Elektu tie Tahoma chie, ke nun (vershajne) tute mankas indiko pri tiparo, au kie ankorau estas indikita MS Sans Serif. Vershajne vi ankau volos tie indiki tiparograndecon iom pli grandan ol tiu, kiu estis indikita antaue. Supozeble vi volos iom eksperimenti por ke chiuj partoj de Vindozo, kiuj antaue uzis la tiparon MS Sans Serif, estu bone legeblaj (tio povas dauri iom, estu pacienca). Finfine tamen la rezulto povas esti tute bona.

En Internet Explorer 5 ne aperas Latino 3 kiel elektebla alternativo en la menuo de signokodoj, sed tamen Latino 3 funkcias perfekte, kiam EK estas instalita. Se en pagho estas ghusta indiko, ke Latino 3 estas uzata, ghi automate enshaltighas (tiam vi vidos ghin kiel aktivan - sed grizigitan - elekton en la menuo de signokodoj). Se vi volas mem enshalti Latinon 3, vi elektu la signokodon por tiu lingvo, kiun vi anstatauigis per Esperanto. Mi ekzemple anstatauigis la Latvan lingvon, kaj tial por aktivigi Latinon 3 mi elektas la signokodon “Balta (Vindoza)”.

En Internet Explorer 5 la elektado de tiparoj estas tute alia ol en la antauaj versioj. Oni ne plu elektas tiparojn aparte por diversaj kodprezentoj de Latinaj skriboj (Okcidenta, Balta, Turka...). Anstataue estas ghenerala elekto por chiaj “Latin-bazitaj” skriboj. Tio estas pli logika, kaj mi ne pensas, ke estas malavantaghoj en tio. Memoru, ke vi nepre ne elektu tiparojn speciale adaptitajn por Latino 3, ech se vi intencas legi paghojn Latino-3-ajn. La programo uzas la Unikodajn versiojn de niaj literoj ankau por Latino 3. Necesas do elekti tiparon, kiu enhavas niajn literojn en iliaj Unikodaj pozicioj. Krome oni povas elekti tiparojn por longa vico de ne-Latinaj skriboj. Tiu listo donas imponan impreson pri la multlingvaj kapabloj de Internet Explorer 5.

Netscape Navigator 4

Jen senkosta TTT-legilo, kiu povas ghuste montri Unikodajn Esperantajn paghojn. Sed la programo ne komprenas Unikodon, kiam oni provas entajpi serchatan vorton. Ghi ankau tute ne scias, kio estas Latino 3. Efektive instalo de la EK-paketo ne pliigas la Esperantajn kapablojn de Netscape Navigator 4. Por ke Unikodo entute funkciu en Netscape Navigator 4, necesas, ke iu el la signokodaj elektoj “Unikodo (UTF-8)” au “Unikodo (UTF-7)” estu enshaltita (erara konduto!). Se en Unikoda pagho ne estas tia indiko (ne devus esti necese, se nek UTF-8 nek UTF-7 uzighas), oni devas mem enshalti Unikodon (per la menuo Vidi -> Signokodo). Por legi paghojn verkitajn lau Latino 3, necesas instali Latino-3-ajn tiparojn por la Okcidenta signokodo (iso-8859-1). Tio estas artifiko, kiu necesas por venki la nenorman kaj difektan traktadon de signokodoj en Netscape Navigator 4. Fakte, se en pagho estas indikite, ke Latino 3 estas uzata, Netscape Navigator 4 anstataue enshaltas Latinon 1, kaj rifuzas al la uzanto shanghi tion!

La retposhta kaj novajhgrupa programoj, kiuj akompanas la programon Nescape Navigator 4, ne komprenas Unikodon. Ili ankau ne bone kunlaboras pri Latino 3 - kaj tute ne kunlaboras kun EK. Chiuj tiuj programoj estas partoj de Netscape Communicator 4.

Mozilo kaj Netscape 6

Mozilo estas programpaketo por TTT, retposhto, novajhgrupoj, HTML-verkado, k.a., kiu estas nun ellaborata. Ghi ankorau ekzistas nur en testaj versioj. Tamen Netscape jam lanchis novan TTT-legilon bazitan sur Mozilo, nome Netscape 6. Vershajne ankau aliaj lanchos TTT-legilojn kaj aliajn programojn kun Mozilo kiel bazo. Mozilo estas tute nove programata, kaj tial Netscape 6 estas treege malsimila disde la antauaj retumiloj de Netscape. Mozilo kaj Netscape 6 estas plene Unikodokapablaj, kaj regas perfekte ankau Latinon 3. Antaue estis problemoj pri kunlaboro kun EK, sed nun tiuj problemoj estas for, kaj EK funkcias perfekte en Mozilo.

UniRed

Longe mankis en la Vindoza mondo bona Unikoda redaktilo por plata teksto, sed tiu manko nun malaperis. Jurio Finkel, kiu faris la EK-paketon, lanchis ankau tian programon: UniRed. Ghi estas ankorau nur en testa versio, sed ghi jam estas tute bone uzebla. Kompreneble UniRed kunlaboras perfekte kun EK. La programo ebligas tre komforte labori ne nur per Unikodaj tekstodosieroj lau UTF-8 kaj UTF-16, sed ankau per tekstodosieroj en Latino 3 kaj en pluraj aliaj signokodoj. Ghi estas speciale tauga kaj speciale adaptita por verkado de HTML-dosieroj. La programfasado estas nun en pluraj lingvoj, inter kiuj la uzanto povas mem elekti: Esperanto, la Angla, la Rusa, la Belorusa, la Franca, la Hispana, la Itala, la Germana, la Dana, la Sveda, la Chehha kaj la Soraba(!). La tuta programfasado estas facile adaptebla, kaj oni povas rapide aldoni pliajn lingvojn. Pli menciendas, ke Unired ankau povas kontroli la literumadon de Esperanta teksto. Elshutu UniRed-on!