38.3.7. MAL
MAL = “la rekte kontrauxa ideo”. MAL estas uzebla nur cxe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontrauxo. MAL sxangxas la signifon de tia vorto al la rekta kontrauxo.
Ecaj vortoj «
MAL estas plej ofte uzata cxe vortoj kun eca, kvalita, aux grada signifo:
-
bona → malbona
-
granda → malgranda
-
felicxa → malfelicxa
-
proksima → malproksima
-
ricxa → malricxa
-
agrabla → malagrabla
-
sana → malsana
-
frua → malfrua
-
laborema → mallaborema
-
moralo → morala → malmorala = kontrauxa al la moralo
-
graso → grasa → malgrasa = havanta malmulte da graso
-
pli → malpli
-
plej → malplej
-
tro → maltro
Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu akcenton je la antauxlasta vokalo: mAlpli, mAlplej, mAltro. Legu pli pri la elparolado de MAL-vortoj.
Agaj vortoj «
MAL estas uzebla ankaux cxe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:
-
fermi → malfermi
-
helpi → malhelpi
-
ami → malami
-
sxlosi → malsxlosi
-
lauxdi → mallauxdi
-
sukcesi → malsukcesi
-
sxtopi → malsxtopi
-
aligxi → malaligxi
-
kodo → kodi → malkodi = decxifri koditan tekston
-
antaux → malantaux
-
supre → malsupre
-
dekstro → maldekstro
-
antauxo → malantauxo
-
antauxen → malantauxen
-
simetrio → malsimetrio
-
konkordo → malkonkordo
-
ordo → malordo
Konkretaj vortoj «
MAL estas uzebla ankaux cxe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontrauxo:
-
amiko → malamiko
-
lumo → mallumo
Diferenco inter MAL kaj ne «
Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras cxeeston de la kontrauxa ideo. Ofte ambaux estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:
-
lauxdi = diri, kiel bona io estas
-
ne lauxdi = ne diri, kiel bona io estas
-
mallauxdi = diri, kiel malbona io estas
-
ne mallauxdi = ne diri, kiel malbona io estas
-
utila = tia, ke gxi kreas bonon aux profiton
-
neutila = tia, ke gxi ne kreas bonon aux profiton
-
malutila = tia, ke gxi kreas malbonon aux malprofiton
-
ne malutila = tia, ke gxi ne kreas malbonon aux malprofiton
-
afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj
-
neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj
-
malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
-
ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj
-
sukcesa = tia, ke gxi donas kontentigan, bonan rezulton
-
ne sukcesa = tia, ke gxi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton (≈ sensukcesa)
-
malsukcesa = tia, ke gxi donas malkontentigan, malbonan rezulton
-
ne malsukcesa = tia, ke gxi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton
-
amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aux amon
-
neamiko = persono, al kiu oni ne sentas ion specialan
-
malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aux malamon
Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne.
Cxe iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam gxi normale devus okazi:
-
dormi → maldormi = resti veka, kiam oni normale dormus
-
havi → malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi
Evitado de MAL «
Cxe iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike tio bone eblus. Oni ekz. malofte auxdas vortojn kiel malgiganta, malenvii, malsxuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankaux malkutimaj vortoj povas esti dezirataj, se oni volas gxuste malkutime esprimi sin.
Kaj kiam en la malmaten’
La suno malauxroras,
Malvek’ maliras kun malpen’
Kaj oni maldejxoras
fragmento el Insulo de Feticxuloj de William AULD
Ne cxiuj maloj havas MAL «
Rekte kontrauxa signifo ne cxiam esprimigxas per MAL. Ekzistas multegaj kontrauxaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tago — nokto, fini — komenci, vera — falsa, nigra — blanka, forgesi — memori, trovi — perdi, paco — milito, pozitiva — negativa, nordo — sudo, oriento — okcidento, interna — ekstera, sur — sub, al — de, kun — sen, cxio — nenio, jes — ne, plus — minus k.t.p.
Alternativoj al MAL-vortoj «
Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Iuj farigxis ofte uzataj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s. Ankoraux aliaj preskaux neniam aperas. Iuj el tiuj MAL-alternativoj ja estas utilaj, kaj meritas plian uzadon, dum aliaj estas tute superfluaj (iafoje ecx evitendaj). Tio tamen estas afero de persona opinio. Ofte okazas, ke tia MAL-alternativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon. Jen kelkaj ekzemploj de MAL-alternativoj:
-
trista (= malgaja, malgxoja) — ofte uzata
-
kurta (= mallonga) — suficxe ofte uzata, precipe en kunmetajxoj (kurtonda radio)
-
frida (= malvarma) — suficxe ofta, precipe en kunmetajxoj (fridujo, fridvagono)
-
olda (= maljuna) — ne tute malofta
-
liva (= maldekstra) — iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam necesas rapide aux ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro
-
dura (= malmola) — suficxe ofta, precipe en teknika lingvajxo; ricevas ofte iom specialan signifon (dura vivo = “malfacila vivo”)
-
lanta (= malrapida) — suficxe ofta, almenaux en poezio
-
legxera (= malpeza) — ekhavis specialan signifon por figura malpezeco (legxera trupo = “facile movebla trupo”), kaj en la signifo “malserioza, senprofunda” (legxera literaturo, legxera personeco); por efektiva malpezeco oni uzas nur malpeza
-
turpa (= malbela) — tre malofte uzata
-
minca (= maldika) — tre malofte uzata
-
*dificila*° (= malfacila) — uzata nur de ekstremistoj, kiuj neniam uzas MAL (se oni neniam uzas MAL, estas dubinde, cxu oni entute parolas Esperanton)
Ecx se certa alternativa vorto estas efektive bona kaj utila, la responda MAL-vorto cxiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra. Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva, sed tiam oni ne hezitu uzi gxin.
Ordinara radiko «
MAL povas ankaux esti ordinara radiko:
-
malo = rekte kontrauxa ideo (la malo de “granda” estas “malgranda”)
-
male = tute kontrauxe