PMEG 2022
12.2.6. N por aliaj signifoj
N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron, tempopunkton au direkton, sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:
Mi ridas je lia naiveco.FE.29 = Mi ridas pro lia naiveco.FE.29 = Mi ridas lian naivecon.FE.29
Neniam shi miros pri/pro/je sia propra malaltigho. → Neniam shi miros sian propran malaltighon.M.178
Teorie oni povas chiam anstatauigi la rolvorteton je per N, lau regulo en la Fundamenta Gramatiko.
Pozicio «
N-finajho estas sufiche ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Teorie N tiam anstatauas la rolvorteton je, sed praktike la alternativo al N estas kun en tiaj esprimoj. Tia N-komplemento chiam kunlaboras kun esprimo de pozicio au direkto:
Chu vi permesos al mi pendigi tiun chi kanajlon sub la chielo la kapon malsupren?Rt.70 = ...kun (au je) la kapo malsupren.
Chu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu chion la supron malsupren?Rt.130
Oni povus ankau diri, ke havante, tenante, metinte au simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:
Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.
Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.
Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ghi ne havu N-finajhon, char ghi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.