38.2.4. AN
AN = “membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko” k.s. Komparu kun IST. Tio, kio staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:
-
klubo → klubano = membro de klubo
-
familio → familiano = membro de familio
-
Eŭropo → Eŭropano = loĝanto de Eŭropo
-
Francujo → Francujano = loĝanto de Francujo
-
vilaĝo → vilaĝano = loĝanto de vilaĝo
-
kamparo → kamparano = loĝanto de kamparo
-
kongreso → kongresano = partoprenanto en kongreso
-
Kristo → Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.
-
Budho → Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.
-
Islamo → Islamano = kredanto je Islamo
-
respubliko → respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu respubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika
-
ŝipo → ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo
-
civito → civitano = plenrajta membro de ŝtato
-
estraro → estrarano = membro de estraro
-
UEA → UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)
-
alia domo → alidomano = loĝanto de alia domo
-
sama lando → samlandano = loĝanto de la sama lando
-
sama religio → samreligiano = kredanto de la sama religio
Ordinara radiko «
-
ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.
-
aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo