LA KAMELEONO - PROGRAMETO POR ESPERANTAJ LITEROJ EN TTT-PAGHOJ

Versio 5.0 - 26 Marto 2001

Bertilo Wennergren


La tuta Kameleona paketo enhavas la jenajn kvin dosierojn:

  "legumin.txt"   - tiu chi enkonduka teksto

  "k.cgi"         - la Perla CGI-versio de la programeto
                    (funkcias ankau en "mod_perl")

  "k_vb.asp"      - la VBSkripta ASP-versio de la programeto

  "k_perl.asp"    - la Perlskripta ASP-versio de la programeto

  "kameleono.txt" - detala instrukcio

  "elektilo.js"   - akompana Javaskripta dosiero necesa por
                    funkciigi la plej luksan varianton de la Kameleono

Kio estas la Kameleono?

Se vi havas TTT-lokon kun multaj paghoj en Esperanto, vi konas la problemon: La
supersignajn Esperantajn literojn oni povas prezenti en pluraj malsamaj manieroj: lau
Unikodo, lau Latino 3, lau la Fundamenta H-sistemo, lau la X-sistemo k.t.p. k.t.p. Ne
chiuj legantoj povas vidi ghustajn Esperantajn literojn lau Unikodo au Latino 3, kaj
chiu havas sian preferon pri plej bona surogata sistemo. Se oni volas plachi al
plejeble multe da legantoj, oni devas havi plurajn versiojn de siaj paghoj, eble lau
Unikodo kaj X-sistemo, au eble lau Latino 3 kaj H-sistemo, au eble oni havu ech pli ol
du variantojn. Sed se la paghoj estas multaj kaj grandaj, la diskospaco ne sufichas.
Kaj se oni bezonas ofte shanghi la paghojn, labori per pluraj versioj de chiu pagho
estas granda gheno.

La programeto "La Kameleono" povas forigi tiujn problemojn. Se oni povas uzi ghin en 
sia TTT-loko, sufichas havi unu solan version de chiu pagho, sed tamen chiu leganto 
povas mem elekti, kiel la Esperantaj literoj prezentighu.

Por klare kompreni, kion faras la Kameleono, estas plej bone mem sperti ekzemplojn che
miaj TTT-paghoj. Iru al la adreso <http://purl.oclc.org/net/bertilo>, kaj provu mem.
Preskau chiuj el miaj verkoj tie estas alirataj tra la Kameleono. Eklegante ekzemple
mian popularmuzikan terminaron "Roko kaj Popo", oni povas elekti, chu la paghoj aperu
kun Esperantaj literoj lau Unikodo, lau Latino 3, lau la X-sistemo, lau la H-metodo.
Poste chiuj paghoj automate prezentighas lau tiu mendo. Tamen ekzistas sur la disko nur
unu versio de chiu pagho.

La Kameleono scias pli ol 10 diversajn sistemojn por prezenti la Esperantajn 
literojn. Vi povas uzi lauplache chiun ajn el ili en viaj bazaj paghoj. Poste chiu 
leganto povos mem elekti inter chiuj tiuj sistemoj por legi viajn paghojn.

Legu detale kiel instali kaj uzi la Kameleonon en la dosiero "kameleono.txt"

Bertilo Wennergren

<bertilow@chello.se>
<http://purl.oclc.org/net/bertilo>

------------------------------------------------------------------------------------
