


Oni povas peti trovi ajnan unu solvon; aŭ trovi ĉiujn solvojn; aŭ trovi ĉiujn neekvivalentajn solvojn, t.e. kiuj ne estas produkteblaj unuj el aliaj per simplaj rotacioj aŭ simetriaj speguladoj.
En komputoscienco tiun problemon detale studis N. Wirth; ĝi estas interesa kiel ekzemplo pri la metodo de provoj kaj malavancoj kaj instrua pri maniero prezenti ŝaktabulajn aranĝojn per racie elektitaj datumstrukturoj.
horVak[y] KAJ sinko[x + y] KAJ kresko[x − y]
PROGRAMO damoj(eligo);
VAR horNro: TABELO [1..8] EL entjera; {damoj en la fakoj (x, horNro[x])}
horVak: TABELO [1..8] EL Bulea; {horVak[y] SSE la vertikalo y vakas}
kresko: TABELO [-7..7] EL Bulea; {la kreska (/) diag. x-y=i vakas}
sinko: TABELO [2..16] EL Bulea; {la sinka (\) diag. x+y=i vakas}
n: entjera;
PROCEDURO pretaTabulo;
VAR x: entjera;
STARTO
POR x:=1 SUPRE 8 FARU skribu(sgn(nro('a')-1+x):2, horNro[x]:-2);
skribuLin;
FINO;
PROCEDURO trovuHorizontalon(x: entjera);
VAR y:entjera;
PROCEDURO markuVakadon(vakstato: Bulea); { ingita proceduro }
STARTO
horNro[x] := y;
horVak[y] := vakstato;
sinko[x + y] := vakstato;
kresko[x - y] := vakstato;
FINO;
STARTO { la korpo de "trovuHorizontalon": }
POR y := 1 SUPRE 8 FARU
SE horVak[y] KAJ sinko[x + y] KAJ kresko[x - y] TIAM STARTO
markuVakadon(malvero); { okupu la fakon (x, y) }
SE x < 8 TIAM trovuHorizontalon(x + 1) ALIE pretaTabulo;
markuVakadon(vero); { malokupu la fakon (x, y) }
FINO
FINO; { la proceduro "trovuHorizontalon" finitas }
STARTO { la korpo de la programo "damoj": }
POR n := 1 SUPRE 8 FARU horVak[n] := vero; { komencvalorizo }
POR n := -7 SUPRE 7 FARU kresko[n] := vero;
POR n := 2 SUPRE 16 FARU sinko[n] := vero;
trovuHorizontalon(1); { la radika procedurvoko }
FINO.