PMEG

Vortfarado / Vortfaraj principoj / Vortklasaj finajhoj /

37.2.1. O-finajho

La finajho O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la koncerna afero:

Se radiko havas plurajn signifojn, ankau la O-formo havas plurajn signifojn. Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.

O-finajhon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finajho au N-finajho). Skribe oni tiam uzas apostrofon anstatau la O-finajho:

Tia forlasado de O-finajho okazas ordinare nur en poezio.

Kvankam O-finajho ne aldonas ian signifon, ghi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro.

Participoj kun O-finajho sekvas apartajn regulojn.