PMEG

Vortfarado / Vortfaraj principoj / Vortklasaj finajhoj /

37.2.3. E-finajho

La vortfara uzo de E-finajho tre similas al la uzo de A-finajho. La elekto inter A kaj E chefe dependas de tio, al kio la A-vorto au E-vorto gramatike rilatas.

E = “rilate al la afero, tiel kiel la afero” k.s.:

E-vortoj el ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias lau la kunteksto:

  • veturi rapide = “veturi kun alta rapideco”
  • strange granda = “granda en stranga maniero”
  • rughe farbita = “farbita per rugho”

E-vortoj el ne-ecaj radikoj «

Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:

  • reghe konduti = “konduti en maniero karakteriza por regho”
  • reghe richa = “tiel richa kiel regho, richa en regha maniero”
  • loghi urbe = “loghi en urbo”
  • okazi tage = “okazi en tago”

Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi “rilate al la koncerna ago, karakterizate de la ago” k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo au INT-participo kun E-finajho:

  • konduti time = “konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante”
  • zorge esplori = “esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme”
  • morte danghera = “tiel danghera ke estas risko de morto”
  • morte malami = “malami ghis la morto”

Aga radiko sed eca signifo «

Che iuj E-vortoj, la signifo estas maniera, kvankam la radiko estas aga:

  • La blanka figuro [...] tie sidis, direktinte la rigardon fikse al sudo.[FA3.28] = ...direktinte la rigardon senmove al sudo.

  • Shi [...] ekkantetis false ian francan kanton.[M.29] = ...kun falsaj tonoj...

  • Mi parolas en ghi [la Franca lingvo] sufiche korekte kaj facile.[M.57] = ...sufiche senerare...

Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-finajho.