PMEG

Vortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.30. OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leukozo, bakteriozo. Shajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis “plena, hava, richa” au simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.

Vera sufikso «

1. “Malsano, difekto, perturbo”. Malofte uzata kiel vera sufikso: viruso virusozo = “virusmalsano”, fungo fungozo = “parazita malsano kauzita de fungoj, mikozo”. Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankau povus esti Esperanta kunmetajho, char la radikoj estas samformaj: nervoza, psikozo, acidozo, leukocitozo. Shajnas preferinde kiom eble uzi kunmetajhojn kun “malsano”: virusmalsano, fungomalsano k.t.p.

2. “Plena, hava, richa”. Siatempe iom uzata kiel vera sufikso pro influo de la lingvo Ido: sablo *sabloza* = “richa je sablo”, poro *poroza*, suko *sukoza*. Nuntempe oni uzas kunmetajhojn kun HAV, PLEN kaj RICH au simplajn A-vortojn sen sufikso: sabloricha, sabla, porhava, pora, sukoplena, suka.