PMEG
39.1.15. IK
Ekssufikso au shajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: formiko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj “ik”-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, tehhniko k.a.
Vera sufikso «
“Fako, scienco, okupo”. Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje ghi aperas post nomo de persono, kiu okupighas pri la fako: ghardenisto → ghardenistiko, gimnasto → gimnastiko, jhurnalisto → jhurnalistiko, lingvisto → lingvistiko, stilisto → stilistiko, poeto → poetiko, retoro → retoriko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono → elektroniko, metodo → metodiko, metro → metriko, simbolo → simboliko, stokasta → stokastiko. Oni normale rigardu ankau chi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn, ech en tiaj okazoj, kiam la vorto havas tre Esperantecan aspekton (jhurnalistiko, ghardenistiko).
Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje ech insistas, ke tiel estu. Lau multaj IK chiam aperu post la temo de la koncerna fako, ne post la koncerna isto. Ili kreas vortojn kiel: ghardeno → ghardeniko = “ghardenistiko”, jhurnalo → jhurnaliko = “jhurnalistiko”, lingvo → lingviko = “lingvistiko”, sono → soniko = “fonetiko”, sistemo → sistemiko = “sistematiko”. Normale oni chi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun “ik”. Se la internacia vorto finighas per “ologi”, oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI.
Iuj chi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en chi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, char amasoj da jam ekzistantaj vortoj subite shajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.
Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankorau pligrandighas, char tiam vortoj kiel lingvistiko, jhurnalistiko kaj ghardenistiko shajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, jhurnalistoj kaj ghardenistoj. Iuj “IK-istoj” efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fushajn, kvankam ghuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas ja nekunmetitaj, kaj povas shajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.
Oni lasu chi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kauzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvoscienco, ghardena tekniko, scienco pri lingvosonoj, sistema metodo k.s.
