PMEG
39.1.6. ATOR (kaj ADOR°)
Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj au agantoj: inkubatoro, radiatoro, generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.
Vera sufikso «
“Aparato”. De kelkaj uzata anstatau IL, kiam temas pri komplika aparato automate funkcianta: pumpi → pumpatoro = “automata pumpilo”, kalkuli → kalkulatoro, raboti → rabotatoro. Oni ech proponis la varianton *ADOR*° por ne-automataj konstrumashinoj: *asfaltadoro*, *elkavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= “honori kiel diajhon”). Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, mashino kaj automato, au simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj komplikajn mashinojn: pumpmashino, automata pumpilo, kalkulaparato, kalkulautomato, rabotmashino, asfalt(ad)mashino, elkavigmashino.
