PMEG 2023
39.2.10. HIPER
Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon “super”, “tro” au “trans”: hiperbolo, hipermetropa, hipertrofio, Hiperboreo.
Vera prefikso «
Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al “super”, “tro” au “trans”: acideco → hiperacideco = “tromulteco de acido en stomako”, teksto → hiperteksto = “teksto, kies partoj estas legeblaj en ia ajn ordo pere de krucreferencoj”, novao → hipernovao = “ekstreme granda supernovao”. Ofte estas preferinde uzi super au tro prefiksece (ekz. superacideco, troacideco), sed en iaj vortoj kun speciala (faka) signifo HIPER povas esti utila, ekz. hiperteksto kaj hipernovao.