PMEG 2023

39.2.9. EURO°

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj estas (ekster-Esperantaj) kunighoj de la vorto Europo kaj iu alia vorto. La “o” normale malaperas antau vokalo: Eurovizio = “europa televizio”, Europorto (haveno en Roterdamo), Eurazio = “Europo kaj Azio”.

Vera prefikso «

Mallongigo de “Europo” (au “Europa Unio”) iafoje uzata kiel vera prefikso: *Eurotunelo* (tunelo inter Francujo kaj Britujo), *eurokomunismo* = “okcident-europa varianto de komunismo”. Se temas pri vera Esperanta prefikso, la “o” chiam restas, kaj la posta radiko estas chiam kompleta Esperanta radiko. Komparu kun AFRO.

Nun euro (kiel memstara vorto) estas nomo de monunuo. Por eviti konfuzon oni do ne plu uzu la prefikson EURO kun la signifo “Europo”. Oni uzu nur la plenan radikon EUROP en Esperantaj kunmetajhoj.