PMEG

Vortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj prefiksoj /

39.2.4. AUDIO°

“Elektronika registrado kaj reproduktado de sono”. Proponita teknika prefikso: tekniko audiotekniko, kasedo audiokasedo.

Estas pli bone uzi la radikon AUDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel audio, audia, audi(o)tekniko, audi(o)kasedo. La ligfinajho O estas chiam superflua, se temas pri la radiko AUDI. Se temas pri la prefikso AUDIO, la “o” estas parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvajho oni diru simple sontekniko, sonkasedo au simile. Komparu kun VIDEO.