PMEG 2023

38.2.27. ON

ON = “divido”. Komparu kun OBL kaj OP. ON estas uzebla nur che nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antau ON, chiam montras, per kiom oni dividas:

  • du duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, ½

  • du duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)

  • du duone = grande kiel duono, estante duono (de io)

  • dek dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10

  • dek dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)

  • dek dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)

  • dek tri dektriono au dek-triono = 1/13

  • mil milono = 1/1000

  • mil ducent milducentono au prefere mil-ducentono = 1/1200

  • miliono milionono = 1/1000000

  • Tri estas duono de ses.FE.14

  • Ok estas kvar kvinonoj de dek.

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono au tricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14

  • El multaj milonoj farighas milionoj.PE.981

  • Li povoscias kalkuli en la kapo, ech kun nombronoj.FA2.55...kun frakcioj.

  • Shi restis kvar kaj duonan horojn.Shi restis kvar horojn kaj duonan horon. Duona horoduono de horo.

  • Mi volas acheti unu kaj kvaronan kilogramojn.

  • Mi almenau duone plenumos vian deziron.FA2.140 Duone = “en duona maniero, en duona amplekso, ghis duono”.

  • Per okuloj duone mirantaj kaj duone kortushitaj shi rigardis shin dum momento.M.93

  • Chiuj arboj kaj arbetajhoj estis polipoj, duone besto duone kreskajho.FA1.94

  • Duone li tremis, duone li estis felicha.FA1.213

Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL.

Prefiksece «

ON-vortoj estas ankau uzataj prefiksece:

  • duonhoroduona horoduono de horo

  • kvaronkilometrokvarona kilometrokvarono de kilometro

  • trionpartotriona partotriono

Prefikseca DUON havas ankau specialajn signifojn.

Ordinara radiko «

  • onedividite per

  • ono = frakcio

  • onigi = dividi (matematike)

ON kaj PART «

Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = “parto de lando”. ON ne montras parton de tio, kio staras antau ghi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia. Komparu ankau kun ER.

En la komenco oni uzis iafoje la evitendajn esprimojn dua parto, tria parto k.t.p. anstatau duona parto, triona parto au plej simple duono, triono.