PMEG 2023

38.2.23. ISM

ISM = “doktrino, movado, sistemo, agmaniero” k.s. Iafoje ISM-vorto ankau montras unuopan ekzemplon de ia speciala agmaniero. La signifo de ISM treege varias, kaj tre dependas de tio, post kio ghi staras. (La sufikso ISM estis oficialigita en 1919 en la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

Legu pri paraj “ist”-vortoj kaj “ism”-vortoj.

Persona nomo «

ISM povas stari post propra nomo de persono:

  • Budho Budhismo = la religio fondita de Budho

  • Stalino Stalinismo = la politikaj ideoj de Stalino

  • Zamenhof Zamenhofismo = la idearo de Zamenhof (vidu chi-poste pri alia senco de tiu vorto)

Adepto «

ISM povas stari post vorto por adepto de fama persono:

  • Kristo kristano kristanismo = la religio de la kristanoj, la religio de Kristo. (La pli simpla formo kristismo estas tute logika, sed multe malpli ofta.)

  • Konfuceo konfuceano konfuceanismo = la filozofio de la konfuceanoj, la filozofio de Konfuceo. (Oni ofte uzas la pli simplan formon konfuceismo.)

En tiaj vortoj AN estas superflua (sed ne mallogika). Oni uzas ghin pro influo de nacilingvaj vortoj.

Temo, karakterizajho «

ISM povas stari post temo au karakterizajho de la sistemo, doktrino k.t.p.:

  • kolonio koloniismo = ekspluatado de kolonioj fare de forta shtato

  • spirito spiritismo = kredo, ke eblas kontakti spiritojn de mortintoj

  • vegetara vegetarismo = sistema nemanghado de viando

  • komuna komunismo = politika sistemo bazita sur komuna posedado

  • kapitalo kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo

  • kubo kubismo = stilo de pentrado, kiu uzas kubecajn figurojn

  • alkoholo alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo

  • plumbo plumbismo = malsano pro venenigho de plumbo

  • internacia internaciismo = sistema strebado al internacia kunlaboro

  • nova novismo = tendenco chiam voli krei ion novan

  • ...adas adasismo = (mallerta) rimado per sufiksoj (ekz. AD), ekzemplo de tia rimado (ekz. kantadas – amadas)

Speco de persono «

ISM povas stari esti aldonita al vorto por persono au speco de persono. Tia ISM-vorto montras agmanieron de tia persono:

  • kanibalo kanibalismo = homomanghado fare de homo

  • diletanto diletantismo = amatoreca kaj fushema agado

  • patrioto patriotismo = amo kaj sindedicho al la propra patrujo

  • Zamenhof zamenhofismo = esprimomaniero propra al Zamenhof (vidu chi-antaue pri alia senco de tiu vorto)

Lingvo «

Post nomo de lingvo ISM montras dirmanieron propran al tiu lingvo:

  • la angla lingvo anglismo = apartajho de la angla lingvo

  • la china lingvo chinismo = apartajho de la china lingvo

  • latino latinismo = apartajho de latino

Anglajho, chinajho k.t.p. povas esti io ajn dirita au skribita en la lingvo. En tiaj vortoj mankas la ideo, ke temas pri esprimo aparta au speciala.

Ordinara radiko «

  • ismo = doktrino, kredo, pensosistemo (ofte kun ia ironia au malshata nuanco)

    Je unu ismo
    Mi tutsincere kredas –
    Je la abismo!

    hajko de Daphne Lister