PMEG
38.2.21. IND
IND = “meritas au valoras esti farata”. Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antau IND, chiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho. IND-vortoj do chiam devenas de verboj. Oni povas uzi IND nur che objektaj verboj:
- ami → aminda = tia ke ghi meritas esti amata
- legi → leginda = tia, ke ghi valoras esti legata
- vidi → vidinda = tiel bela au bona, ke ghi valoras esti vidata
- fidi → fidinda = tia, ke ghi meritas esti fidata
- miri → mirinda = tiel eksterordinara, ke oni miru ghin (= pri ghi)
- ridi → ridinda = tia, ke ghi meritas, ke oni ridu ghin (= pri ghi)
- plori → plorinde = tiel (malbone), ke oni devus plori
- bedauri → bedaurinde = tiel (malbone), ke ghi meritas bedauron
IND ≈ END «
Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankau kun la signifo de END (“devas esti farata”). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:
- ne pardoni → nepardoninda = tia ke oni devas ne pardoni ghin, nepardonenda
- kashi → kashinda = tia ke ghi meritas au ech devas esti kashata, kashenda
- konsideri → konsiderinda = tia ke ghi meritas esti konsiderata, tia ke oni ne povas ne konsideri ghin pro ghia forto, amplekso k.s.
Konstrui sur ghi [la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.[M.74] = ...ne devas esti farate.
Ordinara radiko «
- inda = merita, valora
- indo = merito, valoro
- indigi = fari inda
- prezoinda = inda je sia prezo, sufiche valora por sia prezo
La vorto prezoinda ne sekvas la regulon, ke antau IND la radiko chiam havu agan kaj pasivan signifon. La ligfinajho O montras, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko (normale afikso ne havas ligfinajhon). Tia uzado de ligfinajho estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankau povas uzi dividostrekon por montri, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko: prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je PREZ.
