PMEG

Vortfarado / Afiksoj / Sufiksoj /

38.2.15. ET

ET = “(plej) malalta grado, (plej) malgranda speco”. Komparu kun EG. ET ne shanghas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:

Ofte ET-vorto montras specialan signifon:

Alternativoj de ET-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo farighis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • faleti = preskau fali pro mispasho stumbli
  • vojeto = tervojeto en arbaro au kampo pado
  • beleta = plachaspekta linda

Karesa signifo «

Iafoje ET montras karesan nuancon:

  • patro patreto = kara patro, pachjo
  • edzo edzeto = kara edzo
  • mano maneto = charme malgranda mano
  • knabino knabineto = charme malgranda knabino

Ordinara radiko «

  • eta malgranda, malintensa
  • etulo malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

  • burgho etburgho = burgho, kies burgheco estas eta (lau socia statuso)
  • fingro etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano
  • akciano etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj

Iuj opinias, ke chi tia prefikseca uzo de ET estas malkorekta, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antauelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.