PMEG

Vortfarado / Afiksoj / Sufiksoj /

38.2.13. ER

ER = “tre malgranda parto de tutajho”. ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antau ER, chiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

Ordinara radiko «

  • ero = malgranda (konsistiga) parto
  • ereto = malgrandega ero
  • grandaj eroj grandera = konsistanta el grandaj eroj
  • disaj eroj diserighi = dispartighi en multajn disajn erojn

ER, PART kaj PEC «

ER montras unu el multaj similaj apenau distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj au individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita au deshirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disshiris la leteron kaj disjhetis ghiajn pecetojn en chiujn angulojn de la chambro.[FE.42] (PEC havas ankau diversajn aliajn signifojn.)