PMEG

Vortfarado / Afiksoj / Sufiksoj /

38.2.9. EG

EG = “(plej) alta grado, (plej) granda speco”. Komparu kun ET. EG ne shanghas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la signifon:

Ofte EG-vorto havas specialan signifon:

Alternativoj de EG-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo farighis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • pafilego = artileria pafilo kanono
  • kuraghega = kuraghe riskema audaca
  • bushego = minaca bushkavo de rabobesto fauko
  • ungego = granda akra ungo de besto krifo

Malshato «

Iafoje EG montras nuancon de malshato:

  • piedo piedego = granda, dika, malagrabla au danghera piedo de homo au besto
  • manghi manghegi = avide au troe manghi, vori

Ordinara radiko «

  • ega = fortega, intensega, ekstrema
  • ege = fortege, intensege, ekstreme