PMEG
38.2.7. EBL
EBL = “povas esti farata”. Komparu kun IND kaj END. Tio, kio staras antau EBL, chiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajho. EBL-vortoj do chiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur che objektaj verboj:
- manghi → manghebla = tia, ke ghi povas esti manghata
- nombri → nombrebla = tia, ke ghi povas esti nombrata
- marteli → martelebla = tia, ke ghi povas esti martelata
- malhavi → malhavebla = tia ke oni povas ghin malhavi, nenecesa → nemalhavebla = tia ke oni ne povas ghin malhavi, necesa
- legi → legeble = tiel, ke la rezulto povas esti legata
- kompreni → kompreneble = tiel, ke chiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)
- esperi → espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon
- supozi → supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon
- nei → neebla = tia, ke oni povas nei ghin
Oni iafoje uzas EBL (kaj ankau IND kaj END) post verbo, kiu normale estas senobjekta, sed kiu povus havi objekton:
- iri → irebla = tia ke ghi povas esti irata, tia ke oni povas iri ghin (= iri sur au lau ghi)
- loghi → loghebla = tia ke ghi povas esti loghata, tia ke oni povas loghi ghin (= loghi en ghi)
Normale oni diras iri sur/lau vojo kaj loghi en domo, sed ankau iri vojon kaj loghi domon estas korektaj, kvankam tre maloftaj. Sekve oni iafoje uzas ankau pasivajn participojn kun tiaj verboj.
Ordinara radiko «
- ebligi = igi ebla
- eblo = io, kio estas ebla
- ebleco = eco de io, kio estas ebla (vidu ankau che EC)
- eble = “povas esti”
- ebla = povanta esti, povanta okazi
- neebla = nepovanta esti, nepovanta okazi
Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL che la verbo nei, oni kreas neebla = “tia, ke oni povas nei ghin”. Se oni metas ne antau la A-vorto ebla, oni kreas neebla = “nepovanta esti”. Por povi eviti miskomprenon oni proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu havus nur la signifon “tia, ke oni povas ghin nei”. Kaj negi, kaj negebla estas tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstatau la alia neebla oni povas uzi malebla:
- ireblo = irebleco, eblo iri
La vorto ireblo estas dusignifa. Kiam ghi signifas “irebleco”, “tio, ke estas eble iri ion” (malofte uzebla signifo), oni regule donis pasivan signifon al la ago IR, kaj EBL do estas uzata kiel sufikso lau siaj normalaj reguloj. Sed kiam ireblo signifas “eblo iri” (“okazo iri”), oni uzis EBL kiel ordinaran radikon: “eblo” + preciziga antauelemento IR. Povas en tia okazo esti inde iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfinajhon, kion oni normale ne faras che afikso: iroeblo. Tia eksperimenta uzo estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko: ir-eblo. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je IR.
