PMEGGramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj / Lokaj rolvortetoj /

12.3.4.4. Cxirkaux

Cxirkaux montras pozicion cxiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma pozicio malgraux la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte cxirkaux montras nur pli-malpli enferman pozicion:

Cxirkaux + direktaj rolmontriloj «

  • Foriru de cxirkaux la logxejo de Korahx.[Nm.16] = Foriru de pozicio cxirkaux... Ankaux simpla de suficxas.

  • Siajn brakojn sxi metis cxirkaux mian kolon.[FA1.152] = ...al pozicio cxirkaux mia kolo.

  • Sxi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis cxirkaux lin la pelton.[FA2.54]

  • Sxi frotis denove unu alumeton je la muro; gxi jxetis cxirkaux sin vastan lumon.[FA2.114]

En la cxi-antauxaj ekzemploj temas pri movigxo al pozicio cxirkaux io. Tio estas la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finajxo. Sed oni uzas cxirkaux + N-finajxon ankaux por montri movigxon al loko, kiun oni atingas per cxirkauxmovo cxirkaux io alia:

  • Sxi dancis cxirkaux la angulon de la pregxejo, cxar sxi ne povis halti.[FA2.100] Sxi dancis al la alia flanko de la pregxeja angulo per cxirkauxmovo. La celo de la movigxo do ne estas pozicio cxirkaux la angulo, sed pozicio cxe la alia flanko de la angulo.

  • Cxirkaux la mondon iras la vojagxo. La vojagxo iras kompletan rondiron, kaj revenas al la komenca loko.

Komparu kun similaj uzoj de preter, tra, trans kaj kontraux.

Proksimumeco «

Antaux tempaj vortoj cxirkaux montras proksimuman tempon, cxu antaux, cxu post tempopunkto (eventuale kaj antaux, kaj post tempopunkto):

  • Cxirkaux la mateno la ventego finigxis.[FA1.56] = Proksimume je la mateno...

  • La granda persekutado [...] furiozis plej kruele cxirkaux la mezo de la dekkvara jarcento.[Rn.6]

  • Cxirkaux la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro.[M.134]

Cxirkaux montras proksimumecon ankaux kune kun nombrovortoj: cxirkaux tridek spesmiloj[M.37].

Vortfarado «

Cxirkauxa = “trovigxanta cxirkaux io”: Li havis pacon kun cxiuj cxirkauxaj landoj.[Rgx1.4]

Cxirkauxe = “cxiuflanke de io”: Cxirkauxe regis mallumo.[FA3.36] Supre sur gxi li arangxis cxirkauxe tintilojn.[FA2.17] Cxiuflanke cxirkauxe gxi estis kovrita per verda sxtofo.[FA2.44] La kuracisto rigardis cxirkauxen.[M.194] Ardis karboj en tia kvanto, ke [...] ili povu nur eligi cxirkauxen agrablan varmon.[M.147]

Cxirkauxi = “esti en cxirkauxa pozicio, teni cxirkauxe, iri al pozicio cxirkauxa”: La gxardenon cxirkauxis fera krada barilo.[FA2.149] Per la brako sxi cxirkauxis la malgrandan talion de la infano.[M.9] Saul kun siaj homoj penis cxirkauxi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.[Sm1.23]

Cxirkauxigi = “kovri cxiuflanke, almeti ion cxiuflanke”: Vi cxirkauxigus vian kolon per travidigaj puntoj.[M.155]

Dosierdato: 8 Marto 2008 (02:49:18 GMT)