PMEGVortfarado / Neoficialaj afiksoj / Neoficialaj sufiksoj /

39.1.32. TET

“Grupo kun certa nombro de muzikistoj, muzikajxo por tia grupo”. Proponita por uzo cxe nombraj vortetoj: du duteto = “muzika duopo, muzikajxo por duopo”, tri triteto, kvar kvarteto, kvin kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto, terceto, kvarteto, kvinteto, sesteto, kaj septeto. Estas preferinde uzi la sufikson OP: duopo, triopo, kvaropo k.t.p. Por muzikajxo oni aldonu AJX: duopajxo, triopajxo, kvaropajxo k.t.p. Komparu kun OL kaj T.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:57 GMT)