PMEG 2023

34.2.1. Normala antaumetado

Frazparton, kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke oni ghin metas ghuste en tian komencan pozicion:

  • Terure gajaj shajnis al ili iliaj propraj shercoj.FA2.6 Normala vortordo estus: Iliaj propraj shercoj shajnis al ili terure gajaj.

  • La sonorilon mi volas kaj devas trovi!FA2.89 Normale: Mi volas kaj devas trovi la sonorilon.

KI-vortoj «

Frazparto, kies chefvorto estas KI-vorto, staras normale komence de sia cheffrazo au subfrazo. Tia pozicio ne estas do aparte emfaza che KI-vortoj. Antau la KI-vorto povas tamen stari rolvorteto, kiu montras ghian frazrolon:

  • Kion vi volas?

  • Mi volas tion, kion vi volas.

  • De kio tio chi venas, mia filino?FE.17

  • Mi ankau ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton.M.85

  • Shi ne sciis, en kiu flanko oni devas serchi butiketon kun mangheblajhoj.M.11

  • El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo.FE.25

Principe ankau aliaj vortoj, kiuj kunlaboras kun la KI-vorto, povas stari antau ghi, sed oni ghenerale malemas havi antau KI-vorto ion, kio ne estas rolvorteto:

  • Tuj kiam la suno levighis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insuleto.FA1.168

  • Sume kiom mi shuldas?Rz.34 Oni povus meti sume aliloke en la frazo.

  • Kune kun kiu vi venis? Oni normale forlasus kune.

  • La virino, flanke de kiu staras mia frato, estas mia edzino. Pli nature estas diri apud kiu, au eble che kies flanko.

La kunligaj vortetoj kaj, au kaj sed povas senprobleme aperi antau KI-vorto, char tiaj vortetoj ne vere apartenas al la posta frazo, sed nur ligas ghin al la antaua:

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe shajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plachas kaj kiujn mi volonte shanghus.LR.146A

Legu ankau pri KI-demandoj, pri KI-demandoj kiel subfrazoj, kaj pri rilataj subfrazoj.