PMEG 2023

30.5. Priskribaj verboj

Priskribaj verboj ligas priskribon al la subjekto au la objekto. Tian priskribon oni nomas perverba priskribo. Ghi plej ofte ne havas rolmontrilon.

esti La subjekto estas tio, kio havas ian econ. La eco aperas kiel perverba priskribo de la subjekto: La domo estas granda. / Mia patro estis shoforo. Esti povas ankau esti sensubjekta: Estas varme. / Estas terure. Tiu, kiu sentas au spertas econ povas aperi kiel al-komplemento au por-komplemento: Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!FA1.55 / Estas terure por mi. Legu pli pri esti.
farighi La subjekto estas tio, kio ekhavas ian econ. La eco aperas kiel perverba priskribo: La etoso farighis bona. / Ili farighis shtelistoj. Farighi povas ankau esti sensubjekta: Farighis malvarme al mi. / Farighis terure por mi.
opinii La subjekto estas tiu, kiu havas opinion pri la eco de io. La objekto estas tio, kio havas la econ. La eco mem aperas kiel perverba priskribo de la objekto: Mia fratino opinias viajn klopodojn vanaj.
bati Normale bati estas ordinara objekta verbo. La kauzanto estas subjekto, kaj tio, kion la batoj trafas, estas objekto. Iafoje cheestas ankau eco, kiun la batado kauzas che la objekto. La eco aperas kiel perverba priskribo de la objekto: Ili batis lin senkonscia.