PMEG 2023

30.11. Kompleksaj verboj

Verboj kiel povi, voli, komenci, fini, chesi k.a. ofte aperas kune kun I-verbo. La du verboj kune formas kvazau unu kompleksan verbon. Normale la I-verbo signife estas la pli grava parto, kaj ghi decidas la frazrolojn:

  • Komencis neghi.FA1.142 (= Ekneghis.) La chefverbo komenci per si mem normale postulas kaj subjekton kaj objekton, sed la frazkonstruon decidas neghi, kiu estas sensubjekta kaj senobjekta verbo.

  • Baldau chesos neghi. La chefverbo chesi normale havas subjekton, sed neghi estas sensubjekta verbo.

    Noto: Oni normale ne diras *Baldau finos neghi*, char fini montras plenumon, antauplanitan finpunkton au simile. Sed che neghado ordinare tute ne ekzistas plenumo au finpunkto. Neghado simple iam chesas.

  • Ili chesis konstrui la urbon.Gn.11 La chefverbo chesi ne povas havi objekton, sed konstrui estas objekta verbo.

  • Li finis paroli.Jgh.15 La chefverbo fini normale havas kaj subjekton kaj objekton, sed paroli ne bezonas objekton. Oni povus ankau diri, ke ghuste la I-verbo paroli estas la objekto de fini.

  • Ne povis esti alie.FA3.118 La chefverbo povi normale havas subjekton, sed esti povas esti sensubjekta (kun E-finajha perverba priskribo).