PMEG
26.3. Vola modo: U-finajho
U-formo montras, ke la ago au stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata au celata. U-formo ne montras la tempon de la ago. Tia ago tamen kutime trovighas en la estonteco:
- laboru = la ago “labori” estas dezirata, petata, ordonata au celata
- estu = la stato “esti” estas dezirata, petata, ordonata au celata
Sidu sur segho! Ordono au peto.
Estu viro! Ordono au peto.
Ludoviko, donu al mi panon.[FE.8]
Diru al mi vian nomon.[FE.18]
Ne rigardu min tiel rigide![FA1.2]
Ni legu la unuan chapitron. Esprimo de deziro.
Chu ni iru al la dancejo? Demando pri volo. La efektiva senco de tia frazo tamen plej ofte estas ghentila propono. Komparu kun ghentilaj petoj chi-poste.
Che U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se ghi estas la pronomo vi: Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en cheffrazo, ne en subfrazo.
U-modo en ke-frazoj «
U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la cheffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:
Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.
Li petas, ke mi estu atenta.[FE.26]
Estas necese, ke ni nun unu fojon por chiam faru finon al tiu chi stato.[L2.112]
Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj.
Ghentila peto «
Por esprimi pli ghentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus I-verbon. Oni ankau povas aldoni alian ghentilan esprimon kiel mi petas, au simile:
Bonvolu sidi chi tie! = Sidu chi tie, mi petas!
Bonvolu fermi tiun chi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas!
Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.
Noto: Kelkaj uzas anstataue bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu chi tie! Tio estas sufiche logika alternativo, sed ghi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu che la normala bonvolu... I.
