PMEG

Gramatiko / Verboj / Reala modo /

26.2.2. Pasinta tempo: IS-finajho

IS-verboj montras, ke la ago au stato estas reala, sed okazis iam antau la momento de parolado. Normale la ago au stato jam finighis:

Kelkaj lingvoj faras distingon inter ago/stato kiu dauris, ago/stato kiu plenumighis, kaj ago/stato kiu okazis pli frue ol io alia. La Esperanta IS-formo estas uzebla egale pri chiaj specoj de pasinteco:

Se oni volas montri nuancojn de pasinta tempo, oni povas uzi diversajn aldonajn vortojn, sed oni ankau povas uzi kunmetitajn verboformojn. Preskau chiam tamen simpla IS-verbo sufichas.

IS por estonta tempo «

Iafoje oni vidas IS-formojn, kiuj montras ion, kio estonte plenumighos. Tio estas erara. Oni uzu OS-formon, au, se oni volas esti tre preciza, estos ...inta. Do, ne diru: Mi venos al vi, kiam mi *finis* mian taskon. Diru: Mi venos al vi, kiam mi finos mian taskon. Au: Mi venos al vi, kiam mi estos fininta mian taskon.