PMEG

Gramatiko / Verboj /

26.4. Imaga modo: US-finajho

US-formo estas uzata por agoj kaj statoj nerealaj, imagaj au fantaziaj. US-formo ne montras la tempon de la ago:

US por mildeco «

Oni ankau uzas US-modon por pli milde prezenti petojn au dezirojn:

  • Mi dezirus acheti kelkajn aferojn. Reala deziro, sed ghentile prezentata.

  • Chu mi povus havi la skribilon? Tre ghentila, milda peto.

  • Chu vi bonvolus paroli iom pli silente. Tre ghentila, milda peto.

US en se-frazoj «

US-verboj estas ofte uzataj kun la vorteto se, kiu montras kondichon, sed se ne automate necesigas US-formon. Chio dependas de la senco. Se temas klare pri imago, oni uzu US, sed se eble estas reala ago au stato, oni uzu la realan modon:

  • Se li estus chi tie, li certe mirus pri la malordo. Oni scias, ke li ne estas chi tie, sed se li estus, li ankau mirus.

  • Se li estas chi tie, li certe miras pri la malordo. Oni ne scias, chu li estas chi tie, sed tiel ja povas esti. Se tiel efektive estas, li ankau efektive miras.

US ne egalas al estis ...onta «

En kelkaj lingvoj la verbformo por imagataj agoj estas uzata ankau por io, kio iam estis antauvidita. Tion Esperanto esprimas per kunmetita verboformo: estis ...onta au estis ...ota.

Povus, devus, volus «

Che la verboj povi, devi kaj voli US-finajho ofte havas specialan signifon.