PMEG

Gramatiko / Unu-nombro kaj multe-nombro / Uzado de unu-nombro kaj multe-nombro /

8.2.1. Nombro che radikoj kaj kunmetajhoj

Radikoj per si mem ne esprimas nombron. Radiko povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:

Oni do ne uzas J-finajhojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *shipojhaveno*, *senharojigi* au simile, sed okulkuracisto, librovendejo, shiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por shipoj, forigi harojn.

J-finajho povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj.

Grupaj radikoj kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da soldatoj) montras chiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed ili ne per si mem montras, chu estas unu au pli ol unu tia grupo: