PMEG

Gramatiko / Subfrazoj /

33.5. Se-frazoj

Se = “sub la kondicho ke, kun la supozo ke, en la okazo ke”. Se enkondukas subfrazon, kiu montras kondichon, supozon au okazon:

Helpa tiam «

Kiam se-frazo trovighas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la cheffrazo por helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankau uzi tiuokaze, tiaokaze au simile:

  • Se chiu balaos antau sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.[PE.2215]

  • Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun chiam fresha kaj neniam malfortighanta entuziasmo.[OV.377]

Se-frazo + tio «

Iafoje tio en la cheffrazo reprezentas la ideon de antaua se-frazo:

  • Se shi havas multe da mono, tio ne nepre signifas, ke shi estas felicha. = Se shi havas multe da mono, la fakto, ke shi havas multe da mono, ne nepre signifas...

  • Se malgrau chiuj ventoj kaj pushoj ghi [= Esperanto] dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, [...] ni povas pri tio sincere nin gratuli.[OV.407] = ...ni povas pri la vivo kaj kreskado sincere nin gratuli.

Deziraj se-frazoj «

Se estas uzata ankau en cheffrazo por esprimi fortan deziron, kiu vershajne estas nerealigebla. La verbo havas chiam US-formon en tia frazo:

  • Ho, se mi estus sola! [...] Se mi ne havus infanon![M.61] = Mi deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne eblas).

  • Ho, se mi povus esti tiu felichulo![M.163]

Oni povas diri, ke vera cheffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola, tiam mi estus felicha!

Oni povas uzi nur en deziraj se-frazoj por fortigi la deziran signifon: Ho, se mi nur estus sola! Ho, se mi nur povus esti tiu felichulo!