PMEG

Gramatiko / Subfrazoj / Nerekta parolo /

33.8.1. Verboformoj en nerekta parolo

En iuj lingvoj oni devas che nerekta parolo iafoje shanghi la verboformon. En Esperanto oni chiam konservas la originan verboformon:

Rilataj KI-frazoj «

Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron au penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:

  • Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambau montras tempon antau la nuno. Vershajne ili montras la saman tempon.

  • Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon antau la nuno. Veninta montras tempon ankorau pli fruan.

  • Mi ne konis la personon, kiu estis baldau venonta tra la pordo. Kaj konis kaj estis montras tempon antau la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.

Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj «

Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj au demandaj subfrazoj, sed iafoje ankau alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro au penso:

  • Jam en Kjöge li volis acheti por shi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, char en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.[FA3.59] Li pensis: “En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.” La char-frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.

Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:

  • Li konfesis al shi, kiel kore li shin amas.[FA3.61] Li diris pli-malpli: “Mi vin tiel kore amas!”

  • Li senbrue sekvis shin kaj vidis, kiel shi malaperas en sia chambreto.[FA1.112] Li vidis kaj pensis: “Tiel shi malaperas en sia chambreto.” Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis burghonon.[FA1.150] Chi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti, kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.

Kvazau-frazo povas redoni ies penson au impreson. Kvazau montras, ke la penso au impreso estas malvera, shajna. En aliaj kvazau-frazoj oni normale uzas US-verbon, sed se estas nerekta parolo, oni chiam uzu la originan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS au OS):

  • Li havis la impreson, kvazau la luno lumas en la chambron, sed la luno tute ne lumis.[FA3.14] Li pensis: “La luno lumas en la chambron.”

  • Li havis la senton, kvazau la rimeno de lia tornistro lin premas.[FA3.64] Li pensis: “La rimeno de mia tornistro min premas.” Sed tiel ne estis.

  • Ili [...] faris mienojn, kvazau ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj.[FA1.69] Per siaj mienoj ili shajnigis: “Ni laboras.” La homoj pensis: “Ili laboras.”

  • Shajnis, kvazau li dormas.[FA1.35] Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.

  • Sonis, kvazau ranoj kvakas.[FA2.133] Oni pensis: “Ranoj kvakas.” Sed estis io alia.

Tiaj chi kvazau-frazoj estis oftaj che Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte ke-frazojn, eble kune kun kvazau kiel E-vorteca vorteto: Li havis la impreson, ke la luno kvazau lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazau laboras... Shajnis, ke li kvazau dormas.

I-verbo kiel nerekta parolo «

Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:

  • La maljuna ministro atente auskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regho, kaj tiel li ankau faris.[FA1.69] = ...por ke li povu diri tion saman, kiam li revenos al la regho... La ministro pensis: “Mi povu diri tion saman, kiam mi revenos al la regho.” Oni uzas revenos kun OS-finajho, kvankam fakte temas pri tempo antau la absoluta nuno. Tio eblas, char estas nerekta parolo.