PMEG

Gramatiko / Subfrazoj / Nerekta parolo /

33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ghi normale povas resti senshanghe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje shanghighi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiau, hierau, antauhierau, morgau kaj postmorgau. Frazoj, en kiuj oni devas shanghi tian tempovorton, estas tamen sufiche maloftaj:

En rakontoj oni tamen iafoje konservas hodiau, hierau kaj morgau senshanghe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgau [= la postan tagon] li komencos sian someran vojaghon.[FA1.86] Chi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenau povus estighi konfuzo kun la vera morgauo.

Formoj kiel hierauo, hieraua tago, morgauo, morgaua tago estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco shanghi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne necesas: Hierau li diris: “Mi volas fari tion nun kaj ne poste!” Hierau li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus shanghi al tiam, tiumomente au eble tuj, sed ankau nun taugas. En rakontoj nun estas sufiche ofte uzata pri pasinta tempo.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje shanghighi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia shangho povas esti natura, sed ne nepra.