PMEG 2023

33.8. Nerekta parolo

Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, decidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom shanghi la formon de la origina diro au penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. senshangha citajho, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo:Petro diris: “Mi volas doni ion al vi.
Nerekta parolo:Petro diris, ke li volas doni ion al mi.
Rekta parolo:Karlo demandis: “Chu vi volas iri kun mi?
Nerekta parolo:Karlo demandis, chu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo au demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, audi k.t.p.: Li diris, ke li estas felicha. Shi pensis, ke shi estas felicha.

Nerekta parolo ankau aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas felicha. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, chu ili povas partopreni.

Nerekta parolo ankau aperas kiel subjekto de shajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti vershajne k.s.: Shajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas felicha.

Iafoje alispeca subfrazo au ech I-verbo povas esti nerekta parolo.

En nerekta parolo oni povas heziti pri: