PMEG

Gramatiko / Subfrazoj /

33.6. Char-frazoj

Char = “pro tio ke”. Char enkondukas subfrazon, kiu montras kauzon au motivon:

Helpa tial «

Se char-frazo trovighas frazkomence, oni ofte uzas tial en la cheffrazo. Tial reprezentas la ideon de la char-frazo:

  • Char la autoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por chiam chiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies proprajho”.[OV.238] En la fino de la longa char-frazo oni eble forgesis, ke ghi komencighis per char. Tial enkondukas la sekvon de la kauzo, kaj memorigas, ke temas pri kauzo.

  • Char chiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu chi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon.[FE.13]

Kelkfoje oni uzas tial rekte antau char por emfazi:

  • Mi petas tion chi tial, char mi scias la inklinon de la plimulto da homoj.[FK.232] Eblas forlasi tial.

Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial ke = pro tio ke = char: Tio chi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo “tutmonda” estas tiel alta kaj alloga.[FK.230] La varianton *pro tio char* oni tamen ne uzu.

Char en cheffrazo «

Char-frazo estas iafoje ne subfrazo, sed memstara cheffrazo, kiu klarigas antauan frazon:

  • “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (char tio chi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malricha vilagha virino, por vidi, kiel granda estos la ghentileco de tiu chi juna knabino).[FE.15] = Tion shi diris, char tio chi estis feino...

  • Ruben diris al ili: Ne vershu sangon; [...] manon ne metu sur lin. Char li intencis savi lin el iliaj manoj.[Gn.37] = Tion li diris, char li intencis...