PMEG

Gramatiko / Rolmontriloj / Rolvortetoj /

12.3.10. Neoficialaj rolvortetoj

Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio nur malfacile eblas (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de tri neoficialaj rolvortetoj, kiuj iom trovis uzadon.

Cis «

Cis = “sur tiu chi flanko de, maltrans”: Ili loghas cis tiuj montoj. = Ili loghas sur tiu chi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas malmulte uzata en la praktiko. Oni diru chi-flanke de, sur tiu chi flanko de au eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finajhon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo iris cis la limriveron. = ...sur nian flankon de la limrivero.

Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = “chi-flanka de la Alpoj”, cis-Danube = “chi-flanke de Danubo”, Cisganga Hindujo = “tiu parto de Hindujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango” (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras Europan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankau trovighas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu ghin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun “trans”: CiskejoTranskejo (Bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj trovighas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbutenotransbuteno (kemiaj kombinajhoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj malsamflanke de centra strukturo).

Far «

Far estas uzata de iuj Esperantistoj anstatau de por montri aganton che agaj O-vortoj au che pasivaj participoj: Morgau okazos akcepto de la urbestro. Morgau okazos akcepto far la urbestro. Shi estas amata de chiuj.[FG] *Shi estas amata far chiuj.*

De havas multajn signifojn, kaj iafoje konfuzo efektive povas estighi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgau okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas al far.

Lau la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de. Far estus do rekte erara che pasiva participo, char tio rompus Fundamentan regulon. (Aldono de fare che pasiva participo ne estas eraro, sed estas preskau chiam superflua.) Rilate al agaj O-vortoj far ne estas rekte erara, sed tamen superflua aldonajho al la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kauzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por chiuj Esperantistoj. Ghuste char fare de estas tiel malofte bezonata, ghi ne estas tro longa.

Fri «

Fri estas komerca fakvorto. Ghi montras, ke prezo au pago inkluzivas ion, ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno. = ...inkluzive pagon por transporto ghis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dogano. = ...inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvajho. En ordinara lingvajho oni ne uzu ghin, sed nepre montru la signifon klare per pluraj vortoj.