PMEG 2023

12.3.4.12. Super

Loko «

Super montras lokon pli altan ol io, kio trovighas pli-malpli rekte sub ghi. Inter la du lokoj estas (normale) spaco, tiel ke ne estas intertusho:

  • Vidu, super ni briletas plej bela stelo!FA2.107

  • Super la komodo pendis granda pentrajho en riche orita kadro.FA2.4

  • Subite super la kapo de la profunde enpensighanta virino eksonis du vochoj.M.144 Shi sidis, kaj la parolantoj staris.

  • David alkuris, starighis super la Filishto, prenis lian glavon, elprenis ghin el la ingo, kaj mortigis lin.Sm1.17

  • Chi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Hhebron.Sm2.4

  • “Hodiau vespere ni ne havas tempon por tio,” diris la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon.FA2.10

  • La mateno de la nova jaro levighis super la malgranda kadavro.FA2.114 Levighis la suno.

  • Che la tablo super telero plena de supo sidis Janjo.M.92 Por manghi el la telero shi sin klinis super la telero. Komparu kun figura uzo por montri labortaskojn chi-poste.

  • Antau li multaj blinduloj falis super tiu chi shtono.LR.72A La falado okazis ghuste super la shtono al loko trans ghi. Nur la kunteksto komprenigas, ke la shtono iel ankau kauzis la faladon. Oni uzas ankau sur en tiaj chi frazoj.

Normale che super ne estas intertusho inter la du aferoj. Iafoje tamen estas intertusho, sed tiel malgrava, ke oni ghin ne konsideras. Se estus grava intertusho, oni uzus anstataue sur:

  • Super la tero sin trovas aero.FE.26

  • Forta ventego blovis super la maro kaj la tero.FA4.11

  • Shi malfermis la vitran pordon, kiu trovighis super kelke da shtupetoj.M.184

  • Jakob starigis monumenton super shia tombo.Gn.35

  • Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branchoj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj.FA3.88 Chi tie sur estas vershajne preferinda.

Kovrado «

Super iafoje montras kovradon sen distingo de alteco au intertusho:

  • La neghaj flokoj faladis sur shiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super shia nuko.FA2.113 La haroj kovris la nukon.

  • La litkovrilon li tiris pli alten super si, la chapeton pli profunden super siaj oreloj.FA3.140 La litkovrilo estis pli alta ol li, sed tushis lin. La chapeto kovris la orelojn flanke de la kapo kun tusho. Chi tie estas tamen grava nur la signifo de kovrado.

  • La peza tavolo da sablo kushis kaj ankorau nun kushas super ghi.FA4.195 Ghi (la preghejo) estas kovrita de sablotavolo.

Oni povas vidi la kovran signifon de super ankau en vortoj kiel supervesto kaj supertuto (vestoj, kiuj kovras aliajn).

Komparu kun simila uzo de sub.

Super + direktaj rolmontriloj «

  • Plej belaj fishoj kun arghentaj kaj oraj skvamoj naghis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon.FA2.5...elsaltis al loko super la akvo.

  • La suno levighis super la teron.Gn.19...al pozicio super la tero.

  • La aershipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo.FA3.55...al super la lando...

  • Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu [...] levis la kapon de super la mashino kaj faris al shi ghentilan saluton.M.100...de pozicio super la mashino...

Figura uzo «

Oni povas per super montri ion, kio spertas pasadon de tempo, kvazau sur la chielo super ghi:

  • Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonorilo.FA4.211

  • Sesdek jaroj pasis super mia kapo.BV.30

Super ofte montras regadpovon, pli altan rangon, pli altan valoron, pli da forto au simile:

  • Li farighos regho super la tuta lando.FA1.69 Kiel regho li havos pli altan rangon ol chiu ajn alia en la tuta lando.

  • Li asertis, ke li havas potencon super shi, kaj tial [...] li kapbalancis sian jeson.FA2.105

  • Dank’ al la lingvo ni tiel altighis super la bestoj.FK.229

  • La muzikajhisto laudadis la birdon super chiuj mezuroj.FA2.28

  • La temperaturo en tiu regiono malofte estas super nulo. Legu ankau pri (teorie) ebla uzo de super kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj kun la signifo “pli ol”.

Super povas montri labortaskon, super kiu laboranto kvazau sin klinas. Iafoje estas vera klinado super afero, sed ofte estas nur figura esprimo:

  • Kiel shi taugus por balai la chambrojn au en la dauro de tutaj horoj stari super gladilo...M.181 Por uzi gladilon oni devas iomete sin klini super ghi, sed montrado de labortasko estas chi tie la chefa signifo.

  • Ili, kiel antaue, daurigadis labori super la malplenaj teksiloj.FA1.109 Vershajne ili ne sin klinis super la teksiloj.

  • Li shvitas ankorau super la alfabeto.PE.9 Li devas lerni la alfabeton.

  • Laboru ankorau iom super la muziko.M.19...pri la muziko por plibonigi viajn sciojn pri ghi.

Super kaj supre «

Ne konfuzu super kun supre. Super estas rolvorteto, dum supre estas E-vorto. La signifoj estas similetaj, sed tamen malsamaj. Super ≈ “pli alte ol”. Supre ≈ “che la plej alta parto de io” (supro = “la plej alta parto”):

  • Li staras supre sur la monto.FE.33...sur la supro (la pinto) de la monto.

  • La birdo shvebas super la monto....en pozicio pli alta ol la monto.

Tamen oni uzas supre ankau kie oni logike povus uzi supere (super tiu loko):

  • Chie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la chielo movighas vivo.FA1.231...ke super ni en la chielo...

Vortfarado «

  • Supera = “havanta (pli) altan rangon, forton, valoron” k.t.p.: Kolonelo estas supera al kapitano. (= ...havas pli altan rangon ol...) Mi esperas, ke ili povos studi en supera lernejo. La formo supere normale ne estas uzata (vidu chi-antaue pri supre).

  • Superi = “esti supera al io en rango, forto, valoro” k.t.p.: Malbona virino diablon superas.PE.37 Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis chiujn aliajn.FA3.119 En la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ghian postuladon.M.37

  • Malsupera kaj malsuperi estas la maloj de respektive supera kaj superi, sed la formo *malsuper* ne estas uzata. Anstataue oni uzas sub.

Rimarku, ke (mal)supera kaj (mal)superi neniam uzighas kun simpla loka senco, sed nur pri supereco de rango, forto, valoro, kvanto k.s.