PMEG
12.3.6.12. Sen
Sen montras ion, kio forestas, kio mankas:
Anstatau kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.[FE.26] Ne estis kremo en la teo.
Mi estas malricha simpla virino sen familio.[FA3.151] = ...virino, kiu ne havas familion.
Shi iras sen celo.[M.98] Shi iris ne havante celon.
Li pasis preter mi sen saluto.[M.158] = ...ne salutante.
Li preskau sen vivo estis pelata de la ondoj.[FA1.58]
“Vi tute ne estas ghentila,” diris la feino sen kolero.[FE.19]
Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila?[M.173] Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.
Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj.[M.135] Sen trovighas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.
Ne sen kauzo li tion diris.[FA2.142]
Nenia ago farighas sen pago.[PE.1708]
Mi petas vin pri ghi, — diris Marta sen plej mallonga pripenso.[M.179]
Tiu virino ne foriru de shi sen ricevo de konsilo kaj helpo.[M.59] Ne manku konsilo, nek manku helpo. Rimarku, ke oni uzas kaj por ligi du aferojn post sen. Oni tiam ne uzas nek.
Sen tio ke «
Oni uzas sen ankau antau ke-frazo, sed normale oni intermetas helpan tio:
Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ghemus.[Rt.40]
Antau I-verbo «
Oni pli kaj pli ofte uzas sen antau I-verbo: Shi foriris sen diri ech unu vorton.
Vortfarado «
Senigi = “kauzi, ke io ne plu havu ion”: Mi senigas min nun je chiaj personaj privilegioj.[OV.34] Mi senigis al vi la ghojojn de via juneco.[Rt.43]
Senighi = “liberighi je io, forigi ion de si”: Li senighis je sia vesto.
