PMEG
35.4. Nomoj de landoj kaj popoloj
Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale chiam Esperantigitaj. Bedaurinde la praktika uzado estas iom malunueca kaj varia. Tie chi estas klarigitaj la bazaj principoj, kiujn chiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas.
Nekunmetitaj landonomoj «
Plej multaj landoj havas nekunmetitan nomon sen sufikso. El tia nomo oni chiam formas nomon por landano per la sufikso AN:
- Kanado (Nord-Ameriko) → Kanadano = loghanto de Kanado, homo el Kanado k.s.
- Burkino (Afriko) → Burkinano = loghanto de Burkino k.s.
- Peruo (Sud-Ameriko) → Peruano
- Sudano (Afriko) → Sudanano
- Irano (Azio) → Iranano
- Pakistano (Azio) → Pakistanano
- Usono (Nord-Ameriko) → Usonano
- Nov-Zelando (Oceanio) → Nov-Zelandano
- Australio (Oceanio) → Australiano
Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli bone uzi la vorton ano anstatau la sufikso AN:
- Trinidado kaj Tobago (Mez-Ameriko) → ano de Trinidado kaj Tobago
Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn nekompreneblajn mallongigojn:
- Unuighintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) → ano de Unuighintaj Arabaj Emirlandoj, ano de UAE, UAE-ano
Kunmetitaj nomoj «
Kelkaj landoj havas nomon kun sufikso. Tia nomo estas farita el nomo de popolo (gento). La origina landonoma sufikso estas UJ, sed oni ofte uzas anstataue la neoficialan sufikson I. Pri tiuj du sufiksoj oni multe diskutis, sed ili estas ambau bone uzeblaj. Ambau estas komprenataj de chiuj Esperantistoj. Duoblajhoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblajhoj kiel dormejo kaj dormochambro, au policisto kaj policano. Por kelkaj landoj oni preferas uzi la radikon LAND sufiksece. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon. Neniam estas eraro uzi UJ au I anstatau sufikseca LAND.
Ankau che sufikshavaj landoj oni povas uzi AN por fari nomon de landano, kvankam tio estas malofta:
- Francujo au Francio (Europo) → Francujano au Franciano
- Germanujo au Germanio (Europo) → Germanujano au Germaniano
- Japanujo au Japanio (Azio) → Japanujano au Japaniano
- Somalujo au Somalio (Afriko) → Somalujano au Somaliano
- Finnlando (Europo) → Finnlandano
- Pollando (Europo) → Pollandano
Anstataue che sufikshavaj landoj oni ordinare uzas la simplan popolnomon. Oni tiam nur forprenas la sufikson (UJ, I au LAND):
- Francujo/Francio → Franco = ano de Francujo, ano de la Franca gento
- Germanujo/Germanio → Germano = ano de Germanujo, ano de la Germana gento
- Japanujo/Japanio → Japano
- Somalujo/Somalio → Somalo
- Finnlando → Finno
Oni ne aldonu AN al tia popolvorto. Ne diru *Francano*. Tio signifus ano de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN nur al landonomo: Francio au Francujo (landonomoj) → Franciano au Francujano (ano de lando), au oni diru simple Franco.
Teorie estas diferenco inter ekz. Germanujano kaj Germano. Germanujano estas ano de la lando Germanujo, dum Germano estas ano de la Germana gento, sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni parolas ghuste pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.: Germanoj kaj francoj, kiuj loghas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.[FE.37] Germaniano kompreneble signifas ekzakte la samon kiel Germanujano. (Iuj gramatikistoj preferas diri, ke la I-formoj estas propraj nekunmetitaj radikoj. Por ili ekz. la popolnomo Germanoj kaj la landonomo Germanio estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute ne gravas, char la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio chiuokaze estas tute samsignifaj, kaj la loghantoj nomighas Germanoj, Germanujanoj au Germanianoj, chu oni rigardas la formon Germanio kiel kunmetitan, chu kiel nekunmetitan.)
Che kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton por nomi anojn de tiu lando. Loghanton de ekz. Interna Mongolujo (parto de Chinujo) oni ne povas simple nomi Mongolo, char tio komprenighas kiel ano de Mongolujo (alia lando). Loghanton de Nova Sud-Kimrujo (parto de Australio) oni ne povas nomi Kimro, char tio estus ano de Kimrujo (parto de Britujo). Loghanton de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas simple nomi Sakso, char Saksoj trovighas ankau en Saksujo (alia parto de Germanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel ano de Interna Mongolujo, Intern-Mongolujano, ano de Nova Sud-Kimrujo, Nov-Sud-Kimrujano, ano de Saksujo-Anhalto, Saksujo-Anhaltano k.t.p.
Kiel scii, chu nomo estas kunmetita? «
Se oni renkontas landonomon, kiu finighas per ...ujo, oni chiam scias certe, ke ghi estas kunmetita, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por loghanto de la lando.
Se oni audas landonomon, kiu finighas per ...io, oni ne povas esti certa, char multaj nekunmetitaj landonomoj (hazarde) finighas tiel, kvankam ili ne havas sufikson, ekz. Australio, Namibio kaj Chilio. En tiuj landoj ne loghas *Australoj*, *Namiboj* au *Chiloj*. Tio signifas ankau, ke oni ne povas shanghi al UJ en tiaj nomoj, char la nomoj ne estas kunmetitaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj nomoj.
Ankau kiam oni renkontas landonomon, kiu finighas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj tute ne estas kunmetitaj, ekz. Nederlando kaj Islando. Aliaj ja estas kunmetitaj, sed la unua parto ne estas nomo de popolo, ekz. Rejnlando. En tiuj landoj do ne loghas *Nederoj*, *Isoj* au *Rejnoj* (Rejno estas nomo de rivero). Oni devas paroli pri Nederlandanoj, Islandanoj kaj Rejnlandanoj.
Se oni scias certe, ke nomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, au se oni hezitas, oni povas chiam trankvile uzi kunmetajhon kun la sufikso AN: Franciano, Chiniano, Italiano, Pollandano k.t.p. Tia uzado neniam estas eraro, kvankam tiaj AN-vortoj ja estas malofte uzataj, kiam ekzistas simpla popolvorto.
Multaj problemoj pri landonomoj malaperas, se oni traktas chiun nomon, pri kiu oni estas malcerta, kiel nekunmetitan.
“Istanoj” «
Che kelkaj nekunmetitaj landonomoj tamen ekzistas simila pli mallonga vorto por landano. En ekz. Afganistano (= Afganujo) loghas Afganoj (= Afganistananoj, Afganujanoj). Pluraj tiaj landonomoj finighas per ...istano, kaj la radikfino ...istan tial povas shajni kiel sufikso. Sed ne chiuj “istanoj” havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne loghas *Pakoj*, sed Pakistananoj.
Arbitra divido «
Ekzistas do du grupoj de landonomoj: sensufiksaj kaj sufikshavaj. La divido estas tute arbitra kaj senscienca. Plej multaj landonomoj estas sensufiksaj, sed kelkaj, precipe Europaj kaj Aziaj, estas faritaj el popolnomo per sufikso. La divido diras absolute nenion pri la landoj au pri la popoloj en la landoj. Chu ekzistas au ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, chu tiuj homoj estas unueca gento au ne. En multaj landoj kun sensufiksaj nomoj loghas pli-malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kambogho, Nederlando, Islando k.a. Estas tute normala afero, ke ekzistas tia arbitra divido en du kategorioj. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, auto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.
Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo, kie la landoj apartenas al unu speciala gento, kaj nova mondo, kie chiuj gentoj estas egalaj. Tio estis nura teorio, kiu neniam realighis en la lingvo.
Komunaj popolnomoj «
Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. Belgoj ne estas gento en si mem, sed komuna nomo de Flandroj kaj Valonoj, la du chefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj Skotoj, la tri chefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri malsamaj gentoj Estonoj, Latvoj kaj Litovoj. Homo povas do esti samtempe Belgo kaj Flandro, samtempe Brito kaj Skoto, samtempe Balto kaj Estono k.t.p.
Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. Estonujo, Latvujo kaj Litovujo nomighas do kune Baltujo, Baltio au la Baltaj shtatoj/landoj, ne *Chebaltio* au simile. La apuda maro nomighas la Balta Maro[FA1.129].
Diverseca uzo «
La multaj variantoj de landonomoj kauzas problemojn, sed chiuj variantoj estas uzeblaj lau la chi-antauaj principoj. Se ekz. oni preferas la nekunmetitan landonomon Koreo, oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni preferas la kunmetitan formon Koreujo (au Koreio) por la sama lando, oni nomu la loghantojn Koreujanoj, Koreianoj au Koreoj. Sed oni ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Chu oni preferas paroli pri Koreanoj, chu oni volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo.
Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, chu ili estu uzataj au ne. Multaj ekz. uzas la popolvorton Austroj, dum aliaj parolas chiam nur pri Austrianoj. Iuj uzas la vorton Jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj gentoj de (la iama) Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri Jugoslavianoj. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne elpensu novajn variantojn senbezone.
Ghenerale la diskutoj, ech kvereloj, pri landonomoj estas treege troigataj. Temas nur pri vortoj. Nur tio estas grava, ke ne ekzistu tro da variantoj, char tiam la lingvo farighas malfacile lernebla.
A-finajho «
Landonomo kun A-finajho signifas “rilata al la lando, tia kiel (en) la lando, rilata al la homoj en la lando” k.t.p. Oni ankau povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto signifas nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”, sed tiaj A-vortoj estas tre maloftaj:
- Usono → Usona (ofta vorto) = rilata al Usono au Usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia kiel Usonanoj...
- Usonano → Usonana (tre malofta vorto) = rilata al Usonanoj, tia kiel Usonanoj...
- Peruo → Perua (ofta vorto) = rilata al Peruo au Peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel Peruanoj...
- Peruano → Peruana (tre malofta vorto) = rilata al Peruanoj, tia kiel Peruanoj...
Por sufikshavaj landoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso: Franca, Japana, Hinda k.t.p. Tiaj vortoj devus teorie signifi nur “rilata al la popolo, tia kiel la popolo”. Sed en la praktiko oni uzas ilin ankau por “rilata al la lando, tia kiel (en) la lando”. Oni ankau povas uzi A-vortojn el plena sufikshava landonomo, sed tio estas pli malofta:
- Francujo → Franca (ofta vorto) = rilata al Francujo au al Francoj...
- Francujo → Francuja (malofta vorto) = rilata al Francujo...
- Japanio → Japana (ofta vorto) = rilata al Japanio au al Japanoj...
- Japanio → Japania (malofta vorto) = rilata al Japanio...
- Finnlando → Finna (ofta vorto) = rilata al Finnlando au al Finnoj...
- Finnlando → Finnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando...
Lingvonomoj «
El sensufiksaj landonomoj kaj simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskau chiam metas la antau tiaj lingvonomoj. Tre ofte oni ellasas (subkomprenas) la vorton lingvo:
- Anglo → la Angla (lingvo) = la lingvo de la Angla popolo (kaj de multaj aliaj)
- Chino → la China (lingvo) = la lingvo de la China popolo
- Arabo → la Araba (lingvo) = la lingvo de la Araboj
- Zuluo → la Zulua (lingvo) = la lingvo de la Zuluoj
- Nederlando → la Nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando
- Birmo → la Birma (lingvo) = la lingvo de Birmo
- Indonezio → la Indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio
La franca lingvo videble estis tiu el shiaj scioj, de kiu shi esperis plej multe.[M.24]
Mi ne scias la lingvon hispanan.[FE.34]
Chu vi parolas la Anglan (lingvon)?
Mi volas lerni la Chinan (lingvon).
El tiaj chi lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = “traduki en la Anglan lingvon”, elarabigi = “traduki el la Araba lingvo”, hispanparolanto = “parolanto de la Hispana lingvo”, Japanlingva = “en la Japana lingvo, scianta la Japanan lingvon...”.
Oni atentu, ke ekzistas multaj popoloj kaj lingvoj, por kiuj ne ekzistas responda landonomo, ekz. la Hebrea lingvo = “la lingvo de la Hebreoj (Judoj)”, kiu estas parolata chefe en Israelo; la Persa, kiun parolas la Persoj, la plej granda gento en Irano (antaue oni nomis la landon Persujo); la Malagasa nomata lau la Malagasoj en Madagaskaro (antaue nomata Malagasujo); kaj la Svahila, kiu estas parolata en pluraj Afrikaj landoj.
Ekzistas ankau lingvoj, kiuj ne havas nomon faritan el landa au popola nomo, sed tute propran nomon kun O-finajho, ekz: Esperanto, Sanskrito, Latino, Urduo, Ido, Volapuko, Lingva-Frankao°, Fanagalo°, Papiamento, Tok-Pisino°. Antau tiaj lingvonomoj oni ne uzu la:
Oni parolas Esperanton.[OV.401]
En la lernejo mi studis Latinon, sed ne la Grekan.
Urduo estas tre simila al la Hinda lingvo.
O-vortajn lingvonomojn oni principe ankau povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la. Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la Urdua (lingvo), oni pli-malpli automate supozas, ke ekzistas au popolo *Urduoj* au lando *Urduo*, sed tia popolo au lando ja ne ekzistas, kaj tial estas iom misgvide paroli pri la Urdua. Pli klaras la normala formo Urduo.
Chiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Solresol, Volapük, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p., (nur Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj formoj). Kial oni ne Esperantigu ankau chi tiajn nomojn, kiam oni Esperantigas la nomojn de chiuj aliaj lingvoj en la mondo? Ekz.: Solresolo°, Idiomo Neutrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Loglano°, Bliso° k.t.p.
