PMEG 2023

28.4.3. Nekutimaj kunmetitaj verboj

Trioble kunmetitaj verboj «

Teorie oni povus montri ech pli specialajn nuancojn per trioble (eble ech pluroble) kunmetitaj formoj. En la praktiko tio tamen ne okazas, char tiaj formoj estas tro malfacilaj:

  • Kiam li alvenis, mi estis estinta leganta la libron dum kelka tempo. ≈ Kiam li alvenis, mi estis leginta la libron dum kelka tempo. Ambau formoj montras, ke la legado okazis antau la alveno. La nekutima triobla formo precizigas, ke la legado estis daura, kaj ke ghi ne chesis ghuste kiam li alvenis, sed ke ghi chesis jam antaue. Se iam vere estas necese esprimi ion tian, oni faru tion en pli klara maniero, ekz.: Mi leg(ad)is la libron dum kelka tempo, sed kiam li alvenis, mi estis chesinta legi. Au ...mi jam antaue chesis legi.

Mallongigitaj kunmetitaj verboj «

Iafoje anstatau uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same kiel oni ofte rekte verbigas aliajn A-vortojn.

Aktivaj formoj
Normale Mallongigite
estas legantalegantas
estis legontalegontis
estos legintalegintos
estus legintalegintus
k.t.p.
Pasivaj formoj
Normale Mallongigite
estas legatalegatas
estis legotalegotis
estos legitalegitos
estus legitalegitus
k.t.p.

Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute logikaj. Bedaurinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas shajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taugaj en tiuj maloftaj okazoj, kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.).

Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuzighis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS chiam, kiam temas pri pasinteco:

  • Se mi sciintus tion, mi agintus alie.Se mi estus sciinta tion, mi estus aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antaue) scius tion, mi (tiam) agus alie.

Ankau ATAS-formoj estas sufiche oftaj:

  • Bezonatas novaj fortoj en nia organizo.Estas bezonataj...

  • Serchatas nova redaktisto por la revuo.Estas serchata...