PMEG 2023

28.4.1. Kunmetitaj verboformoj aktivaj

Kunmetitaj ANT-formoj «

  • Li estas leganta libron. Lia legado de libro dauras nun.

  • Li estis leganta libron. Lia legado de libro dauris tiam.

  • Li estos leganta libron. Lia legado de libro dauros tiam.

  • Li estus leganta libron, se... Lia legado de libro daurus, se...

  • Li estu leganta libron. Lia legado de libro dauru.

  • Li volas esti leganta libron. Li volas, ke lia legado de libro dauru.

  • Ghis tiu tago chiufoje, kiam shi estis revenanta hejmen, shi chiam rapide kuradis sur la shtuparo.M.192 Shi kuradis dum la revenado ankorau dauris, ne antaue, ne poste, sed precize dume.

Kunmetitaj INT-formoj «

  • Li estas leginta libron. Lia legado de libro estas nun pasinta afero.

  • Li estis leginta libron. Lia legado de libro estis tiam jam pasinta afero.

  • Li estos leginta libron. Lia legado de libro estos en tiu venonta tempo jam pasinta afero.

  • Li estus leginta libron, se... Lia legado de libro estus pasinta afero, se...

  • Li estu leginta libron. Lia legado de libro estu pasinta afero.

  • Li volas esti leginta libron. Li volas, ke lia legado de libro estu pasinta afero.

  • La akvo de Nilo estis retirighinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidajhon en chi tiu lando.FA4.29La akvo de Nilo jam antaue retirighis...

Kunmetitaj ONT-formoj «

  • Li estas legonta libron. Li estas nun preparita por posta (baldaua) legado de libro.

  • Li estis legonta libron. Li estis tiam preparita por posta (baldaua) legado de libro.

  • Li estos legonta libron. Li estos tiam preparita por posta (baldaua) legado de libro.

  • Li estus legonta libron, se... Li estus preparita por posta (baldaua) legado de libro, se...

  • Li estu legonta libron. Li estu preparita por posta (baldaua) legado de libro.

  • Li volas esti legonta libron. Li volas, ke li estu preparita por posta (baldaua) legado de libro.

  • Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. “Shi mortis kaj malaperis!”FA4.30 Ne ekzistis espero, ke shi poste revenos.

Alternativoj al kunmetitaj formoj «

La kunmetitaj ANT-formoj tre malofte estas bezonataj. Ili emfaze montras, ke io estas daura, kiam io alia okazas:

  • Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra charo kaj fajraj chevaloj kaj disigis ilin.Rgh2.2 La apero de la charo kaj chevaloj okazis, kiam ankorau dauris la irado kaj parolado.

Normale tamen sufichas simplaj verboj. Okaze oni povas uzi (ghuste) tiam por akcenti samtempecon:

  • Ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas chiun vesperon, kiam en la chielo la luno lumas au la steloj brilas.M.2 Ne necesas diri estas revantaj, estas lumantaj au estas brilantaj.

  • Kiam vi telefonis al mi, mi estis manghanta. Au: Kiam vi telefonis al mi, ghuste tiam mi manghis.

La kunmetitaj INT-formoj estas pli ofte bezonataj. Ili povas esti utilaj por montri, ke ago okazis antau alia. Ofte la kunteksto tamen tion montras sufiche bone. Je bezono esprimoj kun jam, antaue, jhus, post kiam au antau ol povas helpi:

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaue diris al mi la veron (au li estis dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam vi venos al mi, li jam antaue diros al mi la veron (au li estos dirinta al mi la veron; au antau ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).FE.24

  • Mi ne farus la eraron, se li antaue dirus al mi la veron (au se li estus dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam mia patro venos, diru al mi antaue la veron (au estu dirinta al mi la veron).FE.24

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (au mi volas esti dirinta la veron).FE.24

  • Kiam mi venis, li jhus foriris (au estis foririnta).

Oni atentu, ke jam ne chiam sufichas por montri antautempecon: Ili jam manghis, kiam mi alvenis.Ili jam komencis manghi (estis manghantaj)... au Ili jam finis manghi (estis manghintaj)... Se jam ne estas sufiche klara, oni uzu (jam) antaue.

La finajho US estas tempe neutrala: Estus pli bone, se mia patrino min ne naskus.H.77...se mia patrino min ne estus naskinta. Multaj tamen hezitas uzi simplajn US-verbojn por pasinta tempo, ech kiam la kunteksto klare montras la tempon. Ili preferas uzi kunmetitajn formojn kun INT-participo: Mi estus leginta la artikolon hierau, se mi estus sciinta, ke ghi estas tiel bona. En la frazo cheestas la vorto hierau, kiu klare montras pasintan tempon. Tial oni povas diri simple: Mi legus la artikolon hierau, se mi scius, ke ghi estas tiel bona.

La kunmetitaj ONT-formoj estas uzeblaj por montri baldauan au intencan agon. Ankau baldau kaj diversaj verboj povas tion montri, ofte pli klare:

  • Lia edzino estas naskonta infanon.Lia edzino baldau naskos infanon.

  • Ni estis veturontaj al la kongreso, sed pro mia malsano devis resti hejme.Ni intencis (planis, volis, estis pretaj por...) veturi al la kongreso...

  • En tiu antautagmezo estis okazonta la enterigo.En tiu antautagmezo devis okazi la enterigo.FA3.17