PMEG
23.1.2. Nombraj vortetoj — uzado
Nombraj vortetoj plej ofte aperas kiel rektaj priskriboj de O-vortoj, kaj montras tiam, kiom da aferoj estas. La nombraj vortetoj tiam ne ricevas la finajhojn N kaj J:
Mi havas nur unu bushon, sed mi havas du orelojn.[FE.12] Kiam unu rolas kiel pura nombrovorto, ghi povas ricevi nek J-finajhon, nek N-finajhon.
Li promenas kun tri hundoj.[FE.12]
Li faris chion per la dek fingroj de siaj manoj.[FE.12]
Li havas dek unu infanojn.[FE.12]
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj.[FE.12]
En iuj specialaj uzoj de unu oni tamen povas aldoni J-finajhon kaj N-finajhon post unu.
Oni ne uzu A-finajhon post la nombrovortoj en chi tiaj okazoj, char A-finajho post nombra vorteto donas tute alian signifon.
Iafoje la O-vorto estas forlasita (subkomprenata):
Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn.[Rz.65]
Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas?
Nul normale ne aperas kiel rekta nombra priskribo. Anstataue oni uzas neniu: Mi havas neniun malamikon. Nur iafoje en eksperimenta lingvouzo oni povas vidi nul, kie normale aperas neniu.
Nombraj vortetoj povas ankau aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili kondutas O-vortece. Neniam oni uzas la finajhojn J au N:
Kvin kaj sep faras dek du.[FE.12]
Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin.[FE.12]
Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.[Nm.26]
Divido per nul ne estas permesita.
Tri estas duono de ses.[FE.14]
Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren![FA1.134]
Sep estas sankta nombro.
Kiom vi volas? — Mi volas du mil.
Kiom ili estas? — Ili estas dek du.
Nombraj vortetoj kun da «
Oni ankau povas uzi nombrajn vortetojn kun da-esprimo. Tio estas malofta, sed povas esti oportuna ekz. kiam oni ial volas meti la nombrovorton for de tio, kion ghi nombras:
Da chevaloj ili havis sepcent tridek ses.[Nehh.7] Pli klara ol: Chevalojn ili havis sepcent tridek ses. Normale oni tamen dirus: Ili havis sepcent tridek ses chevalojn.
Identiga priskribo «
Nombraj vortetoj ankau aperas post O-vorto kiel identiga priskribo. Tiam ili ne montras nombron, sed numeron au simile:
Vidu “Lingvo Internacia” N-ro 2, paghoj 20-21.[OV.218] = ...numero du, paghoj dudek ghis dudek unu. La nombrovortoj rolas kiel identigaj priskriboj de la vortoj numero kaj paghoj.
La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro 1887.[OV.145] = ...la jaro mil okcent okdek sep. 1887 estas identiga priskribo de jaro.
Ni loghas en chambro tricent tridek tri en tiu hotelo.
La respondo trovighas sur la pagho mil ducent ok.
Kiam temas pri numero, oni ankau povas uzi A-finajhan vicordan nombrovorton: la dua numero, la jaro 1887-a, la tricent-tridek-tria chambro. Sed povas esti diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj antaue en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4 kiel iaspecan “nomon”. En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz. chambro cent ne nepre estas la centa chambro. Kaj se oni staras che la fino de strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la lasta.
