PMEG 2023

23.3. Miksitaj nombroj

Kiam oni miksas nombrajn vortetojn kaj O-vortajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj volas esti rektaj priskriboj de chefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem estas chefvortoj kun da-esprimo post si. Estas necese iel elturnighi:

  • Kvar metroj da tiu chi shtofo kostas nau frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (au da frankoj).FE.14 Nuntempe oni preferas uzi ON-vorton kun A-finajho en chi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn.

  • Tie loghas 1.000.000 da homoj....unu miliono da homoj. Tie loghas 500.000 homoj....kvincent mil homoj. Tie loghas 1.500.000 (da) homoj.Tie loghas unu miliono (kaj) kvincent mil (da) homoj. Oni ankau povas diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Au: ...unu komo kvin milionoj da homoj.

  • Mi havas unu milionon da euroj. Se mi ricevos ankorau unu euron, mi havos unu milionon unu da euroj. Au: ...unu milionon (da euroj) kaj unu euron. Sed prefere ne *...unu milionon unu eurojn*, char tio estus gramatike tre stranga kun du malsamspecaj objektoj. Estas tre nekutime uzi da kune kun nombra vorteto (unu da euroj), sed tio estas tamen akceptebla en tiaj chi okazoj.

  • Li havas 10.300.978 $.Li havas dek milionojn tricent mil naucent sepdek ok da dolaroj. Au: Li havas dek milionojn (da dolaroj) kaj tricent mil naucent sepdek ok dolarojn.

Noto: Ofte aperas la ideo transformi nombrovortojn kiel miliono kaj miliardo en nombrajn vortetojn (sen O-finajho): *milion*, *miliard*, *bilion* k.t.p. Tio estus tro drasta shangho de la lingvo (kaj *miliard* estus tre malfacile elparolebla). Levighus ankau la demando, kiel akcenti la novajn vortojn. Chu oni diru *milíon* (lau la normala akcentoregulo), au *milión* (kontrau la regulo)? Oni rimarku, ke *milíon* konfuzighus kun la vorto milio + N-finajho. Se oni uzas apostrofon, milión’, la vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N). Aliaj proponis *miljon*, *miljard*, *biljon* k.t.p., kiuj havus akcenton je “i”.